Franca vira nacia teamo de manpilkado
| Francio | ||
|---|---|---|
en 1989 | ||
| asocio | Francia Federacio de Manpilkado | |
| konfederacio | Eŭropa Manpilkada Federacio | |
| ĉeftrejnisto | Guillaume Gille (ekde 2020) | |
| teamestro | Ludovic Fabregas | |
| golreĝo | Jérôme Fernandez (1463 goloj inter 1997 kaj 2015) | |
| kodo | FRA | |
| Koloroj | ||
| olimpiaj ludoj | ||
| aperoj | 9 el 15 fojoj (unue en 1992) | |
| plej bona rezulto | ora medalo / ĉampiono (2008, 2012, 2020) | |
| Manpilka Mondpokalo | ||
| aperoj | 25 el 29 fojoj (unue en 1954) | |
| plej bona rezulto | ĉampiono (en 1995, 2001, 2009, 2011, 2015, 2017) | |
| Eŭropa Ĉampionado de Manpilkado | ||
| aperoj | 16 el 16 fojoj (unue en 1994) | |
| plej bona rezulto | ĉampiono (en 2006, 2010, 2014, 2024) | |
La franca vira nacia teamo de manpilkado, reprezentanta la eŭropan landon Francion, estas aktuale inter la plej sukcesaj en manpilkado: interalie, ĝi ĉampionis en la Manpilka Mondpokalo de 1995, 2001, 2009, 2011, 2015 kaj 2017, kaj ankaŭ venkis en la Eŭropa Ĉampionado de Manpilkado de 2006, 2010, 2014 kaj 2024, sed ankaŭ en la aliaj lastaj turniroj de tiuj serioj ĉiam havis pintajn poziciojn. Ĝi agas sub la organizado de la Francia Federacio de Manpilkado, nacia federacio de la Internacia Federacio de Manpilkado kaj la Eŭropa Manpilkada Federacio.
Ĉeftrejnisto ekde 2020 estas Guillaume Gille, kaj la teamestro, do aparte sperta aktiva teamano, estas Ludovic Fabregas laŭ la stato de 12 2025. Golreĝo, do la teamano kiu rezultigis plej da goloj, estas Jérôme Fernandez - li realigis 1463 golojn inter la jaroj 1997 kaj 2015, kiu ankoraŭ fine de 2025 estas la rekordo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- https://www.ffhandball.fr/ Oficiala retejo (france)
- oficiala paĝo en la retejo Facebook (precipe france)
- oficiala paĝo en la retejo Instagram (precipe france)


| ||||||||
