France 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
France 2
bildo
televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Landoj Francio
Komenciĝo de elsendoj 1963
Posedata de France Télévisions vd
Lingvo franca lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
31 444 568

(stato la 12-a de februaro 2023)

vdr

France 2 estas franca televidkanalo, kaj parto de la franca televida grupo, kiu inkluzivas ankaŭ France 3, France 5 kaj France 4. La koloro asociita kun la kanalo estas ruĝa. Hodiaŭ la kanalo dissendas dramojn, komediojn kaj novaĵprogramojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 21-an de decembro 1963, la kanalo estis lanĉita sub la nomo RTF 2 (la RTF-firmao estas registara firmao kiu antaŭis ORTF, kiu traktas televidon kaj radion), post jaro la kanalo venis sub la kontrolon de ORTF, la firmao estis remarkita kaj la nomo estis ŝanĝita al La Chaîne 2. La 1an de oktobro 1967 je 14:15 (franca tempo) la kanalo komencis dissendi en koloro. En 1975 la kanalo estis remarkita kaj ŝanĝis sian nomon al Antenne 2. En 1992 la kanalo ŝanĝis sian nomon al France 2 kaj tiel nomiĝas ĝis nuntempe (2023).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]