France Gall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
France Gall
Bazaj informoj
Naskonomo Isabelle Geneviève Marie Anne Gall
Alie nomata France Gall
Naskiĝo 9-an de oktobro 1947 (1947-10-09)
en 12-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 7-an de januaro 2018 (2018-01-07) (70-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine,  Francio
Edz(in)o Michel Berger
Deveno Ŝablono:Flagicon Parizo, Francio
Ĝenroj yé-yé • pop-muziko
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1963-1995
Parencaj
temoj
Michel Berger, Serge Gainsbourg, Julien Clerc, Véronique Sanson
vdr

France GALL, veranome: Isabelle GALL (naskiĝis la 9-an de oktobro, 1947 en Parizo) estas franca kantistino.

Ŝi devenas el muzikula familio. Ŝia avo partoprenis la fondadon de la Junaj Kantistoj kun Ligna Kruco. Ŝia patro verkis kanzontekstojn por Charles Aznavour kaj Édith Piaf.

Ŝi komencis sian karieron en 1963, kunhelpe de sia patro, kun leĝeraj kanzonoj, kiuj en la tiama modo, miksis francajn parolojn kaj angl-usonajn ritmojn. Dum tiuj jaroj ŝi renkontis la jam faman Serge Gainsbourg, kiu verkis por ŝi petolemajn tekstojn. En jaro 1965 ŝi gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson, kio akirigis al ŝi veran furoron. Tiam ŝi aperis, kiel en la kanzono Poupée de cire, poupée de son kiel nura pupo, diska pupo el sonoj.

Sian veran plenecon ŝi atingis nur post kiam ŝi renkontis, en jaro 1974, la kanzoniston Michel Berger (ankaŭ kantisto mem). Por ŝi tio estis samtempe amafero (ili geedziĝis en 1976, en 1978 naskiĝis filino Pauline, kaj en 1981 filo‚ Raphaël) kaj artista plenumiĝo, ĉar la sentema, poeta, talenta kanzonverkisto scipovis elfari por ŝi plej belajn kanzonojn trafe kongruaj al ŝi kaj ŝia aparta, unika, infaneca sed intensa voĉo kaj mikso de "freŝeco" kaj intima profundeco. La unua inter tiuj majstroverkoj estis en 1974 Ma Déclaration (mia amdeklaro).

Krom tiu ŝiaj plej famaj kanzonoj estis:

  • Comment lui dire? (Kiel diri al li ?) - 1974
  • Viens je t’enmène (venu! Mi kunirigas cin kun mi!) - 1978
  • Musique! (muzik’!) - 1977
  • Si, maman, si (se, panjo, se) - 1977
  • Il jouait du piano debout (li ludis pianon starante)
  • Bébé comme la vie (bebo kiel vivo)
  • Résiste! (Vi Rezistu !) - 1981
  • Tout pour la musique (ĉio por muziko)
  • Un peu de silence du coté du cœur (ia silento en regiono de l’koro)
  • Amor tambien (amo ankaŭ) – 1981
  • Papillon de nuit (noktopapilio) – 1987
  • Evidemment (kompreneble) – 1987

Pasinte la unuan periodon de senpezaj leĝeraj tekstoj por gufuja konsumo, ŝiaj kanzonoj unue plenaj de emocio, homa sento sed ankaŭ de feliĉo kaj amo, fariĝis iom post iom pli malserenaj.

Eksteraj ligiloj

Rete legeblaj en Esperanto


Gajninto de Granda prezo de Eŭrovizo
Antaŭulo: 1965 Sekvanto:
Gigliola Cinquetti France Gall Udo Jürgens