France Nuyen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
France Nuyen
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1939 (1939-07-31) (84-jaraĝa)
en Marsejlo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Robert Culp
Okupo
Okupo psikoterapiisto • psikologo • teatra aktoro • filmaktoro
vdr

France NUYEN estas artnomo de France Nguyễn-vân-Nga (naskita 1939), estas franca aktorino, psikologistino kaj modelino.

Nuyen naskiĝis en Marsejlo, Francio. Ŝia patrino estis franca, ŝia patro vjetnama. Dum la Dua Mondmilito, ŝia patrino kaj avo estis persekutitaj de la nazioj ĉar estis ciganaj homoj. Nuyen kreskis en Marsella ĉe kuzo. [1]

En 1955, dum laborado kiel tajlorino, Nuyen estis malkovrita kiel modelino sur la plaĝo fare de fotisto Philippe Halsman. Ŝi aperis en la kovrilo de la 6-a de oktobro 1958 de revuo "Life". Samjare ŝi debutis en kino per filmoj South Pacific kaj In Love and War. En 1960 ŝi komencis sian karieron ĉe televido per televidserio Hong Kong.

Ŝi daŭrigis aktoradon per kinfilmoj The Last Time I Saw Archie kaj Satan Never Sleeps. En 1962 ŝi ludis la titoligan rolon en filmo A Girl Named Tamiko.

Nuyen dum 1960-aj kaj 1970-aj jaroj aperis ankaŭ en kinfilmoj Diamond Head, Man in the Middle, Dimension 5, One More Train to Rob, Battle for the Planet of the Apes, inter aliaj krom en televidaĵoj kiel Burke's Law, The Man from U.N.C.L.E., Gunsmoke, I Spy, Star Trek, The Horror at 37,000 Feet, The Six Million Dollar Man, Police Story, Police Woman, Hawaii Five-O, Charlie's Angels, Columbo, Deathmoon kaj Fantasy Island. Ŝi en 1980-aj jaroj laboris ĉe televidaĵoj Jealousy, Magnum, P.I., ktp.

En 1986, Nuyen diplomiĝis je majstra rango en klinika psikologio kaj komencis karieron kiel konsilisto de virinoj kaj infanoj.

Mem post diplomiĝo ŝi ankaŭ aktoris interalie en televidserioj kiel Nasty Boys, Murder, She Wrote, kaj kinfilmoj China Cry: A True Story, The Joy Luck Club, A Smile Like Yours kaj The Battle of Shaker Heights. Ŝia lasta aktora laboro estis ĉe filmo The American Standards en 2008.

Referencoj[redakti | redakti fonton]