France Télévisions
France Télévisions, fondita la 1-an de aŭgusto 2000, estas la plej grava aŭdvida franca grupo laŭ publika interesiĝo : preskaŭ kvar el dek francoj spektas la programojn de la kanaloj, kiuj konsistigas ĝin.
La televidgrupo havis entute 10 997 dungitojn en 2006.
Strukturo
- 4 naciaj metropolaj kanaloj : France 2, France 3, France 4 kaj France 5.
- transmara reto kun Outre-Mer 1ère, la kanalo France Ô kiu pritraktas la transmarajn departementojn (DOM : Départements d'Outre-Mer) kaj dissendas programojn al la metropolo.
France Télévisions estas publika. Ĝi ludas rolon en la socia kaj kultura vivo. Ĝi havas plurajn filiojn :
- de produktado : MFP, France 2 Cinéma kaj France 3 Cinéma.
- de komunikado : France Télévisions Publicité, France Télévisions Interactive.
- filion pri mastrumado de derivitaj rajtoj : France Télévisions Distribution.
- Entreprena fondaĵo estas taskita por porti sine de la civila socio la initiatojn de la grupo kontribuantaj al la kultura agado, al art-mecenato, subteno al novaj scenoj, aperigo de junaj artistoj kaj prospektivo pri la estonteco de la televido.
- La grupo estas referenca akciulo de kvin tem-kanaloj : Ma Planète, Planète Thalassa, Gulli, Mezzo kaj Euronews kaj partoprenas en la kapitalo de kvar societoj ligitaj al internaciaj engaĝiĝoj de Francio : France 24, CFI, TV5 Monde, ARTE.
Socia sidejo
France Télévisions SA
7, esplanade Henri de France
75015 Paris
France
Sinsekvaj prezidantoj
- Marc Tessier : 28/05/1999 - 06/07/2005
- Patrick de Carolis : ekde la 06/07/2005