Francesca Bonnemaison i Farriols

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Bonnemaison kaj la patrinonomo estas Farriols


Francesca

Kataluna edukistino kaj feministo
Persona informo
Naskonomo Francesca Bonnemaison i Farriols
Naskiĝo la  12-an de aprilo 1872(nun 1872-04-12)
en Barcelono  Hispanio
Morto la 12-an de oktobro 1949 (77‑jara)
en Barcelono
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj katalunahispana
Loĝloko Barcelono • Territet
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Narcís Verdaguer i Callís
Okupo
Okupo pedagogopolitikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr

Francesca Bonnemaison i Farriols (naskiĝis la  12-an de aprilo 1872(nun 1872-04-12) en Barcelono, mortis la 12-an de oktobro 1949 en Barcelono) estis hispana kataluna edukistino kaj propagandistino de virina edukado en Katalunio. Ŝi establis Biblioteca Popular de la Dona (Popularan Bibliotekon de la Virino), la unuan bibliotekon ekskluzive por virinoj en Eŭropo, en Barcelono en 1909.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Francesca Bonnemaison naskiĝis la  12-an de aprilo 1872(nun 1872-04-12) en Barcelono de francdevena patro kaj kataluna patrino. Ŝia patro estis riĉa aferisto. Ŝi ĝuis fortan religian edukadon kaj lernis plurajn lingvojn, pentradon kaj muzikon dum sia frua vivo.[1]

En 1893, kiam ŝi estis 21-jara, ŝi edziniĝis kun Narcís Verdaguer i Callís, juristo kaj politikisto. Ŝi kunlaboris kun li en lia jura oficejo.[1]

Virina edukado[redakti | redakti fonton]

Francesca Bonnemaison elpensis projekton de Populara Biblioteko por la Virino kaj Kultura Instituto, en 1909 por doni oportunecon al fraŭlaj, labor-klasaj virinoj ricevi edukadon. Ŝi establis la unuan bibliotekon ekskluzive por virinoj en Eŭropo, Biblioteca Popular de la Dona (kiu estis alinomita Biblioteca Francesca Bonnemaison), en Sant Pere, Santa Caterina i la Ribera, Barcelono.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Francesca Bonnemaison. Uncajonrevuelto.com (8 aprilo 2008). Alirita 16 marto 2014.
  2. Institut Català de les Dones – La biblioteca popular Francesca Bonnemaison. Government of Catalonia. Alirita 16 marto 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesca Bonnemaison i Farriols en la angla Vikipedio.