Francesco Barsanti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Barsanti
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1690 (1690-01-01)
en Luko
Morto 1-an de januaro 1772 (1772-01-01) (82-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo komponisto • hobojisto • flutisto • verkisto
vdr

Francesco BARSANTI (1690–1775) estis itala flutisto, hobojisto kaj komponisto. Li naskiĝis en 1690 en la urbo Lucca, Toskanio, Italio, sed pasigis plej el sia vivo en Londono kaj en Edinburgo.

Li studis juron en Padovo, sed forlasis tion por fari karieron en muziko. En 1714 Barsanti elmigris al Londono kun Francesco Geminiani, alia muzikisto el Lucca kiu estis kelkajn jarojn pli aĝa. Li ludis hobojon kaj tuj atingis postenon en la oper-orkestro de Haymarket kie la operoj de Handel estis produktitaj.[1] Nerici informis, ke li revenis por mallonge al Lucca en 1717 kaj denove en 1718 por ludi en la Festivalo de la Sankta Kruco, 'kontraŭ tre alta salajro.'[2]

Laŭ Hawkins kaj aliaj fakuloj, en 1735 Barsanti lasis Londonon por Edinburgo en Skotlando kie li akiris postenon kiel 'Majstro' kun la Edinburga Muzika Societo. Li restis en Skotlando 8 jarojn, kaj dum tiu tempo li profitis el la subteno (morala se ne financa) de la juna Lady Erskine (Charlotte Hope) (1720-1788), kaj edziĝis al iu 'Jean', pri kiu oni scias nenion. Barsanti finfine revenis al Londono iom post 1743, kun sia edzino kaj filino Jane (konata kiel 'Jenny'), sed trovis, ke li estis perdinta sian postenon en la muzika societo de Londono kaj estis devigita iĝi vjolisto en la oper-orkestro de Handel.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hawkins, Sir John: A General History of the Science and Practice of Music, Vol. 5, T. Payne & Son, London, 1776
  2. Nerici, Luigi: Storia della musica in Lucca, Vol. 12, Tipografia Giusti, Lucca, 1880

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Griscom, Richard & Lasocki, David, eld.: Routledge Music Bibliographies: The Recorder: A Research and Information Guide, 2a eld. Novjorko: eldonejo Routledge, 2003, ISBN 0-415-93744-2