Francesco Paolucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Paolucci
(1581-1661)
Itala kardinalo
Itala kardinalo
Persona informo
Naskiĝo aŭgusto 1581
en Forlì,  Italio
Morto 9-a de julio 1661
en Romo,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisko Paoluĉi (1581-1661) (naskiĝis en Forlì, aŭgusto 1581 - mortis en Romo, en la 9-a de julio 1661) estis itala kardinalo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis onklo de la kardinalo Stefano Agostini (1614-1683)[1] kaj praonklo de la kardinalo Fabrizio Paolucci (1651-1726)[2]. Li devenis de nobela familio el Forlì, branĉo de la grafoj de Calboli. Lia onklo Fabrizio lin enkondukis, kiam li estis 12-jara, en la kortumo de la kardinalo Cezaro Baronio: li okupis gravajn postenojn apud la Roma Kurio, sed li rifuzis la episkopecon favordonita de la papoj Gregorio la 15-a kaj Urbano la 8-a.

Dum la konsistorio de la 9-a de aprilo 1657, la papo Aleksandro la 7-a lin kreis kardinalan presbiteron kun la titolo de Sankta Johano en la Latina Pordo[3]. Li same estis prefekto de la Sankta Kongregacio de la Koncilio (1657-1661).

Li estis sepultita en la roma preĝejo de Sankta Maria en Valiĉelo[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Cardinals of the Holy Roman Church. Arkivita el la originalo je 2018-02-13. Alirita 2014-08-05.
  2. The Cardinals of the Holy Roman Church. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2014-08-05.
  3. Sciu pli: Sankta Johano en la Latina Pordo
  4. Sciu pli: Sankta Maria en Valiĉelo


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj