Francesco Sangalli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Sangalli
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1820 (1820-02-01)
en Romanengo
Morto 23-an de septembro 1902 (1902-09-23) (82-jaraĝa)
en Varese
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Francesco SANGALLI (naskita la 31-an de januaro 1820 en Romanengo; mortinta la 22-an de septembro 1892 en Varese) estis itala komponisto.

Liaj gepatroj nomiĝis Luigi Sangalli kaj Rosa Dognini. Je la aĝo de 11 jaroj li eniris la Muzikan Konservatorion de Milano, kie li studis pianon kaj muzikan komponadon. Tie Giovanni Bottesini estis lia amiko kaj kolego. Brile diplomiĝinte, li dediĉis sin al la instruado kaj komponado de ĉambra kaj opera muziko. Li komponis centon da pianaj kaj orgenaj muzikaĵoj kaj da kantoj, de rimarkinda eco kaj evidenta modernismo, kompare al la stilo de lia epoko. Je la aĝo de 25 jaroj li komponis sian ĉefan operon, "Alboino", kiu estis enscenigita ankaŭ en la fama Teatro alla Scala en Milano.

En 1888 li komponis Meson per tri viraj voĉoj, kiu alportis famon kaj meriton al li. Krom pro liaj evidentaj muzikaj dotoj, Sangalli estis konata ankaŭ kiel laborema, klera kaj bonfarema persono, de milda kaj modesta animo; amikeco estis grava valoro por li.

Li estis entombigita en la enterigejo de Varese. Liaj verkoj estas kolektitaj kaj ankoraŭ nun konservataj precipe en la Biblioteko de la Konservatorio de Milano.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.