Francfregataj Sablejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 23° 44′ 56″ N 166° 8′ 46″ U / 23.74889 °N, 166.14611 °U / 23.74889; -166.14611 (mapo)

Bildo de NASA de la Francfregataj Sablejoj.
Loko de la Francfregataj Sablejoj (markitaj helblue)
La atolo estas grava rezervejo por Havaja monaĥfoko kaj por la Lajsana albatroso.
Mapo de la Francfregataj Sablejoj.

La Francfregataj Sablejoj, en angla oficiale French Frigate Shoals, en havaja Kānemilohai) estas la plej granda atolo de la Nordokcidentaj havajaj insuloj. Ties nomo rememoras la francan esploriston Jean-François de La Pérouse, kiu preskaŭ perdis du fregatojn kiam ties ekspedicio estis klopodinte navigi la sablejajn atolojn. Ĝi konsistas de 32 km longa lunark-forma rifo, dudek sablejoj, kaj la 37 m alta Pinaklo La Perouse, la ununura resto de ties vulkanaj originoj. La totala terareo de la insuletoj estas 24.891 ha. La totala koralrifa areo de la sablejoj estas ĉirkaŭ 94,000 ha. La insulo Tern, kun areo de 10.527 ha, havas malgrandan flughavenon kaj konstantan loĝejojn por malgranda nombro de homoj. Ĝi funkcias kiel kampostacio de la Nacia Naturrezervejo Havajaj Insuloj zorge de Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono.

La Francfregataj Sablejoj estas je ĉirkaŭ 902 km nordokcidente de Honolulu.