Francia-Prusia Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konkero de Lichtenberg en Alzaco dum 1870

La Imperio Francio deklaris la Francian-Prusian Militon de la jaroj 1870 kaj 1871 al la Reĝlando Prusio, la ĉefa forto en la Nordgermana Federacio. Kialo por la deklaro pri milito la 19-an de julio 1870 estis konfliktoj pri la elekto de sekva reĝo de Hispanio kun sekva pritrakto de la afero kiun la franca imperiestro taksis ofenda.

Proklamo de imperiestro Vilhelmo en la kastelo Versailles apud Parizo, 18-an de januaro 1871. La sudgermanaj ŝtatoj tiutempe jam estis aliĝintaj al la Nordgermana Federacio kiu fariĝis la Germana Regno.

La ŝtatoj de suda Germanio, kiuj ankoraŭ dum 1866 militis kontraŭ Prusio, solidariĝis laŭ siaj kontraktoj pri armea interhelpo kun la Nordgermana Federacio. La imperiestro de Francio, Napoleono la 3-a, reagis surprizite. Napoleono estis kaptita post la batalo de Sedan, la 2-an de septembro. Sed en Parizo etabliĝis nova respubliko kiu daŭrigis la militon. Nur komence de la jaro 1871, post la fondiĝo de la dua imperiestra Germana Regno, do la politike konservativa kunligo de la unuopaj feŭdaj ŝtatoj de Germanio al unueca ŝtato, la armeaj bataloj an Francio finiĝis. Kontrakto pri paco subskribiĝis la 10-an de majo 1871 - gravaj trajtoj de ĝi estis, ke Francio restis feŭda ŝtato, kaj cedis la laŭkulture parte germanajn, parte francajn limregionojn Alzaco kaj Loreno al la Germana Regno.

En tiu kunteksto ankaŭ menciiĝas la ribelo de la Pariza Komunumo, kiu celis ŝanĝon de la politika sistemo en Francio for de la feŭda sistemo: Ĝi komenciĝis la 28-an de marto 1871, do du monatojn post la kapitulaco de Parizo, kaj finiĝis la 28-an de majo de tiu jaro, do 18 tagojn post la subskribo de la kontrakto pri paco inter Francio kaj la Germana Regno. Klare do ĝi ligiĝis al la ŝtata potenco-vakuo, kiu ekestis pro la perdita milito.