Francine Jordi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francine Jordi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1977 (1977-06-24) (46-jaraĝa)
en Worb
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo kantistokomponisto
TTT
Retejo http://www.francinejordi.ch/
vdr

Francine JORDI (naskiĝis la  24-an de junio 1977(nun 1977-06-24) (46‑jara) en Richigen (Worb)), estas svisa kantistino. Kiel juna knabino ŝi jam kantis por japanaj turistoj en Interlaken.

Per ĉi tiu muzika fono ŝi gajnis la konkurson Grand Prix der Volksmusik en 1998. Ekde tiu momento tiu francino fariĝis granda stelulino en Svislando kun oraj diskoj, altaj notadoj en la furorparado dum rondvojaĝoj tra la germanlingvaj landoj. Ŝi prezentis ankaŭ televidspektaklon por la germana Das Erste.

En 2002 ŝi reprezentis Svislandon por la Eŭrovido-Kantokonkurso en Tallinn per franca kanto kun la titolo "Dans le jardin de mon âme". En la aŭtuno de tiu jaro ŝi faris solo-rondvojaĝon tra Svislando.

La kanto Larmoj,en germane lingvo: Träne de Florian Ast en jaro 2002 kun la gekantistoj Florian Ast kaj Francine Jordi estas ankaŭ hodiaŭ tre fama en Svisujo

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1998: Das Feuer der Sehnsucht - (La fajro de sopiro; La flamo de la sopiro)
  • 1999: Ein Märchen aus Eis
  • 2000: Wunschlos glücklich
  • 2001: Verliebt in das Leben
  • 2002: Dans le jardin de mon âme (germana versio: Im Garten meiner Seele)
  • 2003: Alles steht und fällt mit Dir
  • 2004: Einfach Francine Jordi
  • 2005: Halt mich
  • 2007: Dann kamst du

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]