Francis Picabia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Francis Picabia
Francis Picabia, photograph published in Les Peintres Cubistes, 1913.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1879 (1879-01-22)
en Marsejlo
Morto 30-an de novembro 1953 (1953-11-30) (74-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater École nationale supérieure des arts décoratifs • Collège Stanislas de Paris
Familio
Edz(in)o Gabrièle Buffet-Picabia
Profesio
Profesio pentristo • verkisto • scenaristo • poeto
Verkoj Q2413412
Q3224380
Q3363223
TTT
Retejo http://www.picabia.com
v  d  r
Information icon.svg

Francis-Marie Martinez PICABIA (naskiĝinta la 28-an de januaro, 1879 - mortinta la 30-an de novembro, 1953) estis bone konata pentristo kaj poeto, kiu naskiĝis de franca patrino kaj hispana patro, kiu estis ataŝeo ĉe la kuba legacio en Parizo.

Naskiĝinte en Parizo, li studis ĉe la École des Beaux-Arts kaj la École des Arts Decoratifs. Komence de sia kariero, de 1903 ĝis 1908, li influiĝis per la impresionisma pentrado de Alfred Sisley. De 1909, li ekinfluiĝis per la kubistoj kaj la Ora Sekcio (Section d'Or).

Ĉirkaŭ 1911 li ekmembriĝis en la Grupo de Puteaux, kiu renkontiĝadis ĉe la ateliero de Jacques Villon en la vilaĝo Puteaux. Tie li amikiĝis kun la artisto Marcel Duchamp. Iuj el la grupa membraro estis Guillaume Apollinaire, Albert Gleizes, Roger de La Fresnaye, Fernand Léger kaj Jean Metzinger.

De 1913 ĝis 1915, Picabia vojaĝis al Novjorko plurfoje kaj aktive partoprenis la avangardajn artomovadojn, enplektante modernan arton al Usono. Tiuj jaroj povas estis karakterizataj kiel la pra-Dada epoketo de Picabia, konsistanta ĉefe el liaj portretoj mekanikoj. Poste, en 1916, dum en Barcelono li komencis sian bone konatan dadaisman revuon 391, en kiu li eldonis siajn unuajn mekanikajn desegnaĵojn. Li daŭrigis la revuon kun la helpo de Duchamp en Usono.

Picabia daŭrigis sian engaĝadon en la Dada movado tra 1919 en Zuriko kaj Parizo, antaŭ disiĝo el ĝi post evoluigo de intereso pri superrealisma arto. Denove li ŝanĝis sian stilon en 1925, kiam li reiris al figura pentrado.

Dum la 1930-aj jaroj, li fariĝis proksima amiko de Gertrude Stein. Dum la fruaj 1940-aj jaroj, li translokiĝis al la suda Francio, kie lia laboro surprize turnis sin - li produktis serion da pentraĵoj bazitaj sur nudaj kaj modaj fotoj en francaj fimagazinoj, en maleleganta stilo, kiu aperas subfosi tradician, akademian pentradon de nudoj. Antaŭ la fino de la Dua Mondmilito, li reiris al Parizo, kie li rekomencis abstraktan pentradon kaj verkadon de poezio.

Li havis amajn aferojn kun dancistinojn, kiujn pentris li.

Granda kvanto da lia verko engaĝas la mekanikan reprezentaĵon de homoj.

Granda retrospektivo de lia verko okazis ĉe la Galerie René Drouin en Parizo en printempo 1949.

Picabia amis rapidajn aŭtojn, kaj oni pretendas, ke li posedis tiel multe kiel 150 da ili.

Francis Picabia mortis en Parizo en 1953 kaj enteriĝis ĉe la Tombejo de Montmartre.

Dum freŝdataj jaroj, pentraĵo de Picabia vendiĝis por tiel multe kiel 1,6 milionoj da usonaj dolaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]