Francis Poulenc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francis Poulenc kaj Wanda Landowska

Francis Jean Marcel POULENC (naskiĝis la 7-an de januaro, 1899, mortis la 30-an de januaro, 1963) estis franca komponisto kaj pianisto. Li estis membro de la grupo „Les Six“ kaj grava reprezentanto de la novklasikismo.

Poulenc naskiĝis en Parizo kiel filo de industriisto kaj de pianistino. Lia patrino donis al la sesjara knabo pianolecionojn, kaj baldaŭ li komponis siajn unuajn pecojn en la stilo de sia amataj komponistoj Claude Debussy kaj Igor Stravinski.

Dek-kvinjara li iĝis lernanto de la hispana pianisto Ricardo Viñes, kiu konigis al li la verkojn de Erik Satie. Tiuj inspiris la unuan gravan komponaĵon de Poulenc, la Rapsodie nègre por baritono kaj ĉambra ensemblo. La skandalo de ĝia unuafoja prezentado en 1917 famigis Poulenc. Liaj sekvantaj verkoj estis influitaj de la distra muziko, tiel Trois mouvements perpétuels por piano kaj la kantociklo Le bestiaire.

1921-24 Poulenc studis kompanadon ĉe Charles Koechlin. Li aniĝis al „Les Six“, grupo de anti-romantikaj komponistoj, kies aliaj membroj estis Germaine Tailleferre, Darius Milhaud, Arthur Honegger, Georges Auric kaj Louis Durey. La aplaŭdegita premiero de lia baleto Les biches en 1925 firmigis lian famon. Pro heredaĵo bonhaviĝita, li aĉetis en 1927 somerdomon en la valo de Luaro. Tie li volonte komponis, ekzemple por la pola pianistino Wanda Landowska la Concert champêtre por klaviceno kaj orkestro. Ekde 1935 li mem interpretis siajn kantojn kune kun la baritono Pierre Bernac.

En 1936 lia amiko, la komponisto Pierre Octave Ferroud, perdis la vivon en aŭtomobila akcidento. Poulenc estis tre afliktita kaj turnis sin al katolikismo. Li verkis nun eklezian muzikon, kiel la Litanies à la vierge noire kaj la meso en Sol-maĵora. La hororo de la dua mondmilito inspiris lin al la kantatoj Un soir de neige kaj Figure humaine laŭ poemoj de la surrealista poeto Paul Éluard, sed samtempe li komponis la surrealistan operon Les mamelles de Tirésias laŭ Guillaume Apollinaire, kiu memorigis la fruajn, senrespektajn verkojn.

Post la milito li forlasis definitive sian groteskan kaj ironian stilon; lia muziko iĝis pli lirika kaj romantika. Li skribis siajn plej gravajn ekleziajn verkojn, la Stabat mater (1951) kaj la Gloria (1959), kaj kvazaŭ eklezian operon, la Dialogues de carmélites (1957) laŭ Georges Bernanos. En tiu ĉi opero li rakontas la sorton de dek ses karmelaninoj, kiuj estis ekzekutitaj dum la Franca Revolucio. Lia lasta opero, La voix humaine (1959) laŭ Jean Cocteau, estas granda monologo de virino telefonanta. En 1963 Poulenc mortis en sia naskiĝurbo Parizo.

Eksteraj ligiloj

greke http://mac-texier.ircam.fr/textes/c00001732

Partituroj