Saltu al enhavo

Francis turbino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skizo de Francis-turbino.
Principo de Francis turbino kun cirkulado de fluaĵo: radiusa enirado kaj aksa elirado
Francis-turbino.

Francis-turbino estas radial-aksa akvoturbino de la reagspeco evoluigita fare de James B. Francis en 1848. Ĝi estas la plej ofta tipo de akvoturbino hodiaŭ kaj estas plejparte uzita por elektroproduktado en hidrelektraj centralo . Ĝi estas ĉefe utila ĉe niveldiferenco de ĉirkaŭ 10 metroj ĝis 500 metroj. Ĉe pli malaltaj niveldiferencoj oni ofte uzas Kaplan-turbinojn anstataŭe kaj ĉe pli altaj diferencoj estas ĉefe uzataj Pelton-turbinoj . [1]

Funkciprincipo

[redakti | redakti fonton]

La Francis-turbino estas reagoturbino, kio signifas, ke la premo de la laborfluido estas reduktita survoje tra la rado de la turbino.

Premtubo transportas akvon al la turbino, kie ĝi fluas sub granda premo tanĝe al padelrado en helika tubo. Gvidpadeloj kondukas la akvon radiuse al padelrado, kie, kaj per la potenciala kaj la kineta energio de la akvo, estas farata laboro.

La akvo forlasas la padelrado en aksia direkto.

La modernaj Francis-turbinoj atingas rendimenton ĝis 95% [2], sed nur kiam la turbino laboras kun la tuta akvokvanto, por kiu ĝi estis projektita.

Francis-turbinoj ankaŭ povas esti realigitaj kiel pumpiloturbinoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hydraulic machines: Turbines and pumps (Hidraŭlikaj maśinoj: turbinoj kal pumpiloj), Second Edition. Grigori Krivchenko. Lewis Publishers 1994. (ISBN 1-56670-001-9) (angle)
  2. Funktionsweise der Wasserturbinen (Kiel funkcias akvoturbinoj) (germane) (pdf). Arkivita el la originalo je 2016-10-10. Alirita 2024-10-14 .