Francisca Ramírez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisca Ramírez
Persona informo
Naskonomo Francisca Ramírez Torres
Naskiĝo 1977
en Nueva Guinea
Ŝtataneco Nikaragvo
Okupo
Okupo kamparano • homrajta aktivulo • terkultivisto
vdr

Francisca Ramírez estas politika aktivulino en Nikaragvo. En 2018 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis ŝin per la premion Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.

Mem estante terkultivista kamparano, ŝi aparte aktivas por la rajtoj de la malriĉaj kamparanoj de la lando. Ŝi estis gvidanto de protestoj kiuj komenciĝis en 2014 kontraŭ la proponita evoluo de interoceana kanalo tra Nikaragvo kaj por la nuligo de la leĝaro de 2013 donanta al ĉina firmao HKND la koncesion por la kanalo kaj aliaj infrastrukturaj projektoj.

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Francisca Ramírez Tórrez estis naskita en 1977 en malgranda kampara komunumo tiam konata kiel Somoza en la municipo Nueva Guinea kaj en la Aŭtonoma Regiono Suda Kariba Marbordo (sekvante la revolucion, Somoza estis renomita La Fonseca en 1979 en honoro de sandinista gvidanto Carlos Fonseca Amador. Ŝia familio estis origine de la Pacifika marbordo de Nikaragvo sed estis delokigita en la 1950-aj jaroj en registara programo de translokado de farmistoj kun malgrandaj fruktoplantejoj en la regiono por fari lokon al burĝonantaj kotonkultivaĵoj. Tiuj kamparanoj, inkluzive de la familio de Ramírez, estis translokigitaj al tielnomitaj "kolonioj" ĉe la kariba marbordo, tiutempe virga praarbaro.

La gepatroj de Ramírez havis kvin infanojn, sed ŝia patro foriris dum la milito kiam ŝi estis sep jarojn juna, poste ŝi devis helpi al ŝia patrino kreskigi siajn gefratojn. Ŝi forlasis la lernejon post la tria klaso kaj 12-jaraĝa ŝi komencis vojaĝi al Managvo por vendi kultivaĵojn por lokaj farmistoj.

Aktivismo[redakti | redakti fonton]

Ramírez nun posedas sian propran grundon en La Fonseca, same kiel malgrandan aron de kamionoj per kiuj ŝi kaj ŝiaj edzo kaj infanoj transportas kultivaĵojn. Kiel ŝiaj najbaroj en la kampara komunumo, la familio de Ramírez estas ekonomie dependa de la tero kiun ili farmas kaj iĝis alarmita kiam ĉinaj geodeziistoj alvenis sen avizo por komenci mezuri sian teron por kanala evoluo. Ramírez komencis organizi respondon kiam ŝi lernis ke ili riskas esti delokigitaj per tereksproprietiga leĝaro de 2013, kiu rajtigis al ĉina firmao HKND la koncesion por proponita interoceana kanalo kaj aliaj infrastrukturaj projektoj.

Kiel parto de tiu organizo, Ramírez funkciis kiel kapo de la ekologia kaj kamparana jura organizo, la Nacia Konsilio por la Defendo de la Tero, Lagoj kaj Suvereneco (Consejo Nacional para la Defensa de la Tierra, Lago y Soberanía). Laŭ ĝiaj regularoj, la Konsilio por la Defendo de la Tero funkcias kiel senpartia kaj mem-mobilizita popola movado, sendependa de partio aŭ ligiĝo al neregistara organizaĵo, kaj Ramírez mem ne apartenas al partio; ŝi rifuzis ofertojn kontraŭ aliĝo al partio. Ŝi ankaŭ malakceptis partopreni en fermitaj pordaj renkontiĝoj kun prezidanto Daniel Ortega, kaj malakceptis altprezajn elaĉetojn por sia grundo ofertitaj kontraŭ ĉesado de sia aktivismo.

En decembro 2016, la nacia polico kaptis du el la laborveturiloj de Ramírez.

En la protestoj de aprilo 2018 en Nikaragvo, Ramírez kun aliaj gvidantoj de la kamparana movado publikigis deklaron de subteno por la junularaj kaj mem-organizitaj popolaj manifestacianoj kaj alvokis favore al ĝenerala striko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]