Francisco Bayeu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Francisco Bayeu y Subías)
Francisco Bayeu
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1734 (1734-03-09)
en Zaragozo
Morto 4-an de aŭgusto 1795 (1795-08-04) (61-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater School of St. Thomas Aquinas of the Piarist Schools of Zaragoza • Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando
Familio
Frat(in)oj Josefa Bayeu • Ramón Bayeu • Manuel Bayeu
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Francisco BAYEU y Subías (Zaragozo, 9a de marto 1734 - Madrido, 4a de aŭgusto 1795) estis hispana pentristo, membro de elstara familio de pentristoj inter kiuj estis liaj fratoj Ramón kaj Manuel.

Li estis premiita de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando en 1758, pentris por preĝejoj kaj konventoj de Zaragozo, kiel ekzemple por la Kartuzio Aula Dei.

En 1763, Anton Raphael Mengs alvokis lin al Madrido por kunlabori en la dekoracio de la Reĝa Palaco. Sub protekto de Mengs, li sukcesis esti la artisto plej influa de Madrido. En 1767 li estis nomumita pentristo de la kortego de Karlo la 3-a.

Li protektis la karieron de la pentristo Francisco de Goya, kaj enkondukis lin en la kortego. Goya edziĝis kun la fratino de Francisco, nome Josefa Bayeu, en 1773.

El Olimpo: batalla con los gigantes (skizo), 1764.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Morales y Marín, J.L., Francisco Bayeu, vida y obra, Zaragoza, Moncayo, 1995. ISBN 84-7675-021-8
  • El arte de los Bayeu, Expo 92 (Sevilla). Pabellón de Aragón, 1991. ISBN 84-404-9266-9
  • Los Bayeu, Caja de Ahorros y Monte de Piedad de Zaragoza, Aragón y Rioja (Ibercaja, Obra Social y Cultural), 1979. ISBN 84-500-3272-5
  • Sambricio, V. De, Francisco Bayeu, Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 1956. ISBN 84-00-00566-X