Francisco Cruz Gutiérrez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Cruz Gutiérrez
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1860 (1860-11-30)
en Benalup-Casas Viejas
Morto 11-an de januaro 1933 (1933-01-11) (72-jaraĝa)
en Benalup-Casas Viejas
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo charcoal burner
vdr

Francisco Cruz Gutiérrez kromnome 'Seisdedos' (en hispana signifas "Sesfingrulo") estis hispana anarkiisto kaj membro de la Confederación Nacional del Trabajo, loĝinta en Casas Viejas, provinco de Kadizo.

Dum la nomita Insurekcio de Januaro de 1933 liaj samfamilianoj kunpartoprenis aktive en la okazintaĵoj konitaj kiel Eventoj de Casas Viejas kaj post la enirado de la policanoj en la vilaĝo, li estis sieĝitaj kun pliaj samideanoj kaj samfamilianoj en sia kabano, kiu poste estis incendiita de la policanoj kiuj tie mortigis ĝis ĉirkaŭ dek homojn, dum aliaj kamparanoj estis poste mortigitaj ĉe la kabano.

Post tiuj eventoj, kvankam li estis jam tre maljuna kaj apenaŭ partoprenis en ili, li iĝis simbolo de la liberecana kamparanaro kaj de la malhumana subpremado fare de policanoj dum la Dua Hispana Respubliko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]