Francisco Javier Castaños

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Javier Castaños
Francisco Javier Castaños; portreto de José María Galván y Candela
Francisco Javier Castaños; portreto de José María Galván y Candela
Persona informo
Naskonomo Francisco Javier Castaños Aragorri Urioste y Olavide
Naskiĝo 22-an de aprilo 1758 (1758-04-22)
en Madrido
Morto 24-an de septembro 1852 (1852-09-24) (94-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Pantheon of Illustrious Men
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Royal Seminary of Nobles of Madrid • Acadèmia Militar de Barcelona
Familio
Patro Juan Felipe Castaños y Urioste
Parencoj Francisco Luis Héctor de Carondelet
Okupo
Okupo oficiromilitistopolitikisto
vdr

Generalo Francisco Javier Castaños Aragorri Urioste y Olavide, Grafo de Castaños y Aragones, 1a Duko de Bailén (en hispana: Don Francisco Javier Castaños Aragorri Urioste y Olavide, Conde de Castaños y Aragones, primer Duque de Bailén; Madrido, 22a de Aprilo 1758 – 24a de Septembro 1852), estis hispana generalo dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Castaños estas rememorata ĉefe pro sia venko super la Francoj estritaj de Dupont, kiun li ĉirkaŭis kaj devigis kapitulaci je la decida Batalo de Bailén en 1808, estante tiam en komando de la "Armeo de la Sudo", la plej granda hispana armeo dum la Milito de Hispana Sendependiĝo; post tio li servis sub Wellington en kelkaj engaĝiĝoj, kaj estis komandanto de la Armeo de Hispanio, se postulite, por invadi Francion en 1815. Ĵusa pruvaro sugestas ke Castaños ludis ŝlosilan rolon en la sukceso de la Alianca armeo en la Batalo de Albuera.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "But for Castaños' efforts to get him to stand and fight, Beresford would have retreated behind the Guadiana" (Esdaile 2003, p. 343).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]