Francisco José Dávila Dorta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Francisco José Dávila Dorta
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1941 (1941-10-10)
Morto 9-an de septembro 2004 (2004-09-09) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Francisco José DÁVILA Dorta (10-a de oktobro 19419-a de septembro 2004) estis radioamatoro (EA8EX) kaj hispana esperantisto, kiu tre aktivis, ĉefe en la insulo Tenerifo.

Li estis fakdelegito de UEA pri astronomio, amatora Esperanto-agado kaj radio-amatorismo en La Laguna (Hispanio). Ĝuste per radioamatorismo li tre agadis per Esperanto, kun la pseŭdonimo "Omar Rajan", kio permesis al li multnombrajn kontaktojn kun esperantistoj de la tuta mondo.

La Konsilantaro el CQ RADIO AMATEUR, hispana radioamatora magazino, kunigita la 4-an de majo 2009, akordis konsenti postmorte al li la "Jaran Radioamatoran Premion 2008" (hispane: Premio al Radioaficionado del Año 2008) kiel omaĝon pro lia vasta kaj eksterordinara laboro en la sekcio "Propagando" (hispane: Propagación) de la radioamatora magazino, ekde junio 1983 ĝis septembro 2004.