Francisco Solano López

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Solano López
Persona informo
Naskonomo Francisco Solano López Carrillo
Naskiĝo 24-an de julio 1826 (1826-07-24)
en Asunciono
Morto 1-an de marto 1870 (1870-03-01) (43-jaraĝa)
en departemento Amambay
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Cerro Corá
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Paragvajo
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-Cyr
Subskribo Francisco Solano López
Familio
Edz(in)o Ninguno
Amkunulo Eliza Lynch
Infano Juan Francisco López Lynch
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Francisco SOLANO LÓPEZ, prezidento de Paragvajo, kaj la nacia heroo de sia patrujo, naskiĝis en 1827 kaj mortis en 1870. Iĝinte prezidanto de paragvaja respubliko, li tuj ekagis por sekrete organizi bone ekzercitan kaj supere ekipitan armeon, per kiu li estis atakonta la najbarajn landojn, celante almiliti por sia malgranda patrujo novajn teritoriojn, multoble pli vastajn ol tiu, kiun ĝi posegis. La Milito de la Trilanda Alianco ekis du jarojn post la regnestriĝo. Brazilo, Urugvajo kaj Argentino, kuniginte siajn fortojn kontraŭ tiu ilia komuna malamiko, sukcesis repuŝi ties atakojn kaj fine invadi Paragvajon mem. Solano López mortis batalinte ĝis sia lasta spiro, lin mortigis brazila soldato Chico Diabo.