Francisco de Goya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Francisco Goya farita de Vicente López y Portaña (1826)
Subskribo de Francisco de Goya.

Francisco José DE GOYA Y LUCIENTES (naskiĝis la 30-an de marto 1746 en Fuendetodos, Aragono, Hispanio; mortis la 15-an de aprilo 1828 en Bordozo, Francio) estis pentristo kaj gravuristo hispana. Lian nomon oni povas esperantigi GojoGojao. Goya loĝis kiel infano en Zaragozo, kie li lernis la metion. Poste, li translokiĝis al Madrido, kiel li fariĝis oficiala pentristo de la kortego, sub la reĝo Karlo la 4-a.

Liaj pentraĵoj estas tre variaj:

  • religiaj freskoj en preĝejoj
  • oficialaj portretoj por korteganoj kaj gravuloj
  • ĝenro-scenoj por tapiŝoj
  • satiraj gravuraĵoj
  • Kontraŭ-militaj desegnoj

Oni povas vidi evoluon al pli akraj kaj pesimistaj temoj, laŭlonge de lia vivo, okazigitan pro lia progresiva surdeco kaj pro la hororoj observitaj dum la milito inter la hispanoj kaj la francaj trupoj de Napoleono. Resume en ĉiuj aspektoj de lia arto li disvolvigis stilon kiu inaŭguris la Romantismon. La goja arto markas en Hispanio la ekon de la nuntempa pentrarto, kaj li estas konsiderata ĝenerale pioniro de la pentrartaj avangardoj de la 20a jarcento.

Vivo

Frua kariero

Goya naskiĝis en Fuendetodos, Aragón, Hispanio, en 1746 el familio de meza klaso[1]. Lia patro estis José Benito de Goya y Franque, kaj lia patrino nomiĝis Gracia de Lucientes y Salvador. Li pasigis parton de sia infanaĝo en Fuendetodos, kie lia familio loĝis en domo kiu portis la familian blazonon de sia patrino. Lia patro, kiu estis de eŭska origino, gajnis sian porvivaĵon kiel orumisto. Ĉirkaŭ 1749, la familio aĉetis domon en la grandurbo Zaragozo, kaj kelkajn jarojn poste transloĝiĝis tien, sed ĉiam alternis tempon ambaŭloke: fakte la plej aĝa filo (respektive frato) Tomás, kiu sekvis la patran metion, instalos en la vilaĝo sian atelieron en 1789. Fuendetodos situantas je ĉirkaŭ 40 km sude de la regiona kaj provinca ĉefurbo Zaragozo.

La triobla generacio (inter 1760[2] kaj 1769[3], Jerez de la Frontera, privata kolekto).

Goya eble vizitadis lernejon en Escuelas Pias. Li formis proksiman amikecon kun Martin Zapater ĉe tiu tempo, kaj ilia korespondado de la 1770-aj jaroj ĝis la 1790-aj jaroj estas valora fonto por komprenado de la frua kariero de Goya ĉe la kortego de Madrido. Kiam li estis 10jaraĝa, la familio trapasis ekonomiajn problemojn kaj la infano devis eklabori. En la aĝo de 14, Goya studis kun la pentristo José Luzán, sed tio okazis jam en 1759, kiam la estonta pentristo estis 13jaraĝa, iom malfrua aĝo pli ol kutime. El tiu epoko ĝis 1763, oni scias malmulte, kaj laŭ Bozal, «neniom [el la verkaro de Goya] oni konservas el tiuj jaroj».[4] Tamen oni atribuis al tiu epoko kelkajn pentraĵojn de religia temo kiu montras nuancojn de stilo de malfrua baroko el Napolo de tiu unua majstro, perceptebla en Sagrada Familia con San Joaquín y Santa Ana ante el Eterno en gloria, datita, laŭ José Manuel Arnaiz, inter 1760 kaj 1763.[2] Josep Gudiol i Ricart tamen datas ĝin inter 1768 kaj 1769.[2]

Li transloĝiĝis Madriden, kie li studis kun Anton Raphael Mengs, pentristo kiu estis populara inter la hispana reĝfamilio. Li interbatalis kun sia majstro, kaj liaj ekzamenoj estis nekontentigaj. Goya alsendis konkursaĵojn por la Reĝa Akademio de Belartoj en 1763 kaj 1766, sed ili estis neitaj.

La kajto (1777–78), desegnaĵo por tapeto

Li tiam transloĝiĝis Romen, kie en 1771 li gajnis la duan premion en pentraĵokonkurso aranĝata fare de la Grandurbo de Parmo. Poste dum tiu jaro, li revenis al Zaragozo kaj pentris partojn de la kupoloj de la Baziliko de la Kolono (inkluzive de Adoro de la Nomo de Dio), ciklon de freskoj en la monaĥa eklezio de la Ĉartdomo de Aula Dei, kaj la freskojn de la Sobradiel Palaco. Li studis kun Francisco Bayeu y Subías kaj lia pentrado komencis montri signojn de la delikataj tonalecoj pro kiuj li iĝis fama.

Goya geedziĝis kun fratino de Bayeu, Josefa (li moknomis ŝin "Pepa"), je la 25-an de julio 1773. Tiu edziĝo, kaj la membreco de Francisco Bayeu en la Reĝa Akademio de Belartoj (ekde la 1765-a jaro) helpis al Goya akiri laboron kiel pentristo de desegnoj por la Reĝa Tapeta Fabriko. Tie, dum la daŭro de kvin jaroj, li kreis proksimume 42 desegnaĵojn, multaj el kiuj estis uzitaj ornami (kaj varmigante izoli) la ne-kovratajn ŝtonmurojn de El Escorial kaj la Palacio Real del Pardo, la ĵuskonstruitajn loĝejojn de la hispanaj monarkoj, proksimaj de Madrido. Tio ĉi alportis lian artan talenton al la atento de la homoj kiuj poste donis al li aliron al la reĝa kortego. Li ankaŭ pentris tolon por la altaro de la Preĝejo de San Francisco El Grande en Madrido, verko kiu rezultigis lian nomumon kiel membro de la Reĝa Akademio de Belartoj.

La reĝfamilio

En 1783, la Grafo de Floridablanca, favorato de reĝo Karolo la 3-a, komisiis Goya pentri sian portreton. Goya ankaŭ amikiĝis kun Kronprinco Don Luis, kaj pasigis du somerojn kun li, pentrante portretojn de kaj la Infanto kaj lia familio. Dum la 1780-aj jaroj, lia cirklo de patronoj kreskis al inkludi la Dukparon de Osuna, kiujn li pentris, la Reĝon, kaj aliajn famulojn de la regno. En 1786, Goya ricevis salajron kiel pentristo al Karlo la 3-a. Post la morto de la Reĝo en 1788 kaj la revolucio en Francio en 1789, kaj dum la regado de Karolo la 4-a, Goya atingis la pinton de sia populareco kun reĝfamilianoj.

La familio de Karolo la 4-a (1800). Théophile Gautier priskribis la figurojn kiel similaj al "la angulo-butika bakisto kaj lia edzino post ilia venko en la loterio."

En 1789 li fariĝis la kortega pentristo de Karolo la 4-a, kaj en 1799 li estis nomumita la unua kortega pentristo, kun salajro de 50.000 realoj, kaj 500 dukatoj por kaleŝo. Li pentris la reĝon kaj la reĝinon, la tutan reĝfamilion, la Princon de la Paco, kaj multajn aliajn nobelojn. Liaj portretoj estas rimarkindaj pro ilia malinklino kaĵoli, kaj en la kazo de Karolo la 4-a kaj lia familio, la manko de vida diplomatio estas timiganta. Postaj interpretistoj estis vidintaj tiun portreton kiel satiron; ĝi supozeble malkovras la koruptecon sub Karolo la 4-a. Dum lia regado, lia edzino Louisa laŭsupoze havis la veran potencon, pro kio ŝi estas poziciigita ĉe la centro de la grupportreto. Ĉe la malantaŭa maldekstro de la pentraĵo vidiĝas la artisto mem, strabante eksteren al la spektanto; kaj la bildo-en-bildo malantaŭ la familio prezentas Lot'on kaj liajn filinojn, tiel denove eĥigante la suban mesaĝon de korupto kaj kadukiĝo.

Dum iu tempo inter malfrua 1792 kaj frua 1793, grava malsano (kies preciza naturo ne estas sciata), Goya'n surdigis, kaj li iĝis malparolema kaj introspektiva. Dum lia resaniĝo, li entreprenis aron de eksperimentaj pentraĵoj. Lia eksperimenta arto — kiu inkludis pentraĵojn, desegnaĵojn, kaj amaran serion de akvafortoj, eldonitaj en 1799 sub la titolo Caprichos — estis farata paralele kun liaj pli oficialaj komisionoj de portretoj kaj religiaj pentraĵoj. En 1798 li pentris lumajn kaj aerecajn scenojn por la pendentivoj kaj kupolo de la Reala Ermita (Kapelo) de San Antonio de La Florido en Madrido. Multaj el ili metas miraklojn de Sankta Antonio de Padovo en la mezon de tiutempa Madrido.

Post la invado

Franco invadis Hispanion en 1808, okazo sekvita de la Milito de Hispana Sendependiĝo de 1808 ĝis 1814. La rilato inter Goya kaj la kortego de la "entrudiĝinto-reĝo", Jozefo la 1-a, la frato de Napoleono Bonaparte, ne estas konata; li pentris por francaj patronoj kaj simpatiantoj, sed konservis neŭtralecon dum la batalado. Post la restarigo de la hispana reĝo, Ferdinando la 7-a, en 1814, Goya neis iun ajn implikon kun la francoj. Kiam lia edzino Josefa mortis en 1812, li estis mense kaj emocie prilaboranta la militon per pentrado de La Ŝarĝo de la Mamelukoj kaj La Tria de Majo 1808, kaj preparado de la serio de presaĵoj poste konata kiel La Katastrofoj de Milito. Ferdinando la 7-a revenis al Hispanio en 1814, sed rilatoj kun Goya ne estis amikaj. Goya pentris portretojn de la Reĝo por vario da organizaĵoj, sed ne por la reĝo mem.

Josefa Bayeu (aŭ Leocadia Weiss), pentraĵo de 1805

Leocadia Weiss Zorrilla (kiu naskiĝis 1790), la domservistino de la artisto, pli juna per 35 jaroj, kaj malproksima parenco, loĝis kun Goya kaj prizorgis lin post la morto de Bayeu. Ŝi restis kun li en lia vilao "Quinta del Sordo" ĝis 1824, kun sia filino Rosario. Leocadia aspektis verŝajne tre simile al la unua edzino de Goya, Josefa Bayeu, al la mezuro ke unu el liaj pli famaj portretoj portas la singardan titolon de Josefa Bayeu (aŭ Leocadia Weiss).

La verkoj de Goya de 1814 ĝis 1819 estas plejparte komisiitaj portretoj. En 1819, pro volo sin izoladi, li aĉetis kamparan domon proksime de la rivero Manzanaro ekster Madrido. Ĝi estis konata kiel la "Quinta del Sordo" (proksimume, "Domo de la Surdulo") sed la titolo devenis de ĝia antaŭa posedanto kaj ne de Goya mem. Tie li kreis la tielnomatajn "nigrajn pentraĵojn" kun intensaj, plagantaj temoj, kiuj rilatas al la timo de la artisto pri freneziĝo, kaj lia kredaro pri la homaro. Pluraj el tiuj, inkluzive de Saturno formanĝas sian filon, estis pentritaj rekte sur la muroj de liaj loĝoĉambroj.

Goya perdis fidon je (aŭ iĝis minacata de) la kontraŭliberala politiko kaj socia sinteno de la reestigita hispana monarkio, kaj li eliris el Hispanio en majo 1824. Li veturis al Bordozo, kaj poste Parizen. Li revenis al Hispanio en 1826, sed ree vojaĝis al Bordozo, kie li mortis pro apopleksio en 1828, je la aĝo de 82 jaroj. Li estis de katolika kredo, kaj estis entombigita en Bordozo, sed en 1919 liaj restaĵoj estis transdonitaj al la Reĝa Kapelo de Skt. Antonio de La Florido en Madrido.

Leocadia estis lasita nenion de la testamento de Goya; verŝajne li neniam volis pensi pri sia morto, do neniam revizis la dokumenton. Ŝi skribis al kelkaj amikoj de Goya por plendi pri sia ekskludo, sed multaj el ŝiaj amikoj estis ankaŭ amikoj de Goya, kaj en tiu tempo ili estis maljunuloj aŭ mortintoj, aŭ mortis antaŭ ol ili povis respondi. Malriĉega, ŝi transloĝiĝis en luatan loĝejon kaj fordonis sian kopion de la Caprichos senpage.

Pentraĵoj

Gravuraĵoj

Notoj

  1. «La familia de Goya: ascendientes y descendientes», en Infogoya, página de la Universidad de Zaragoza y la Institución «Fernando el Católico»-Consejo Superior de Investigaciones Científicas; e información sobre su árbol genealógico en la página web «Genealogías de Uncastillo».
  2. 2,0 2,1 2,2 Arnaiz, José Manuel «La Triple Generación», en Realidad e imagen, Goya 1746-1828. Katalogo de la ekspozicio okazinta en la Muzeo de Zaragozo el 3a de oktobro al 1a de decembro de 1996, Madrid, Electa, 1996. Konsultita la 29an de oktobro de 2007. ISBN 978-84-8156-130-2.
  3. Ŝlipo en la katalogo de la Universitato de Zaragozo
  4. Bozal (2005), vol. 1, paĝo 26.

Literaturo

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj