Francisco de Lorenzana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La kardinalo Francisco Antonio de Lorenzana, fare de Matías Moreno. Ĉirkaŭ 1878. (Muzeo Prado, Madrido).

Francisco Antonio de LORENZANA y Butrón (Leono, 22-a de septembro 1722 - Romo, 17-a de aprilo 1804) estis kardinalo, historiisto, liturgiisto kaj humanisto de la hispana Klerismo, frato de la dekano de Zaragozo kaj episkopo de Ĝirono, nome Tomás de Lorenzana.

El la 5a de junio 1765 al la 14a de aprilo 1766 estis episkopo de Plasencia. De ideologio klare reĝista, pelis la nuligon de la jezuitoj en 1767. El la 14a de aprilo 1766 al la 27a de januaro 1772 li estis la arkiepiskopo de Meksiko, kie li montris energion kaj laborkapablon tiom ke li iĝis tiom fama kiom timita, ĉefe ĉe la monaĥinejoj, kies statutojn klopodis reformi, kaj ĉe la jezuitoj, kontraŭ kiuj li de la komenco jam montriĝis. Li kapablis kunigi la katolikan kredaron kun la klerisma reformismo kaj kun socialaj interesoj kaj eĉ sciencaj.

Li estis akra malamiko de la indiĝenaj lingvoj. Pro lia interveno, la reĝo Karolo la 3-a aprobis dekreton kiu malpermesis la uzadon de la lingvojn de Ameriko kaj devigis la uzadon de la kastilia. Lia malaprezo al Meksiko kaj ties indiĝenoj okazigis lian revenon al Hispanio en 1772 por iĝi arkiepiskopo de Toledo ĝis 1800, kiam li rezignis tiun postenon teorie pro santialoj, sed vere pro liaj konfliktaj rilatoj kontraŭ la ministrego Manuel Godoy. Tie li formis grandan bibliotekon ankoraŭ uzebla, kaj fonid hospitalojn kaj en Toledo kaj en Ciudad Real.