Francisco de Orellana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Francisco de ORELLANA)
Francisco de Orellana
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1511 (1511-01-01)
en Trujillo,  Reĝlando de Kastilio
Morto 1-an de januaro 1546 (1546-01-01) (35-jaraĝa)
en Amazon Delta
Mortokialo malsano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo konkistadoromilitistosoldato
vdr
Kapostatuo de Francisco de Orellana en Trujillo.

Francisco de Orellana (naskiĝis en nekonata dato, ĉirkaŭ 1500 en Trujillo (Hispanio), mortis en Sudameriko en 1546) estis hispana esploranto kaj konkistadoro.

Li partoprenis la konkeron de Peruo, kun sia amiko kaj eble familiano Francisco Pizarro. Li poste akompanis ties fraton Gonzalo Pizarro dum lia ekspedicio en 1541 al Kito kaj poste orienten en la serĉo de la mita urbo Eldorado.

Post disiĝo de la ĉefa forto, kaj kune kun tre malgranda grupo de aliaj militistoj (ĉ. 50, plus la pastro kaj kronikisto Gaspar de Carvajal) li eniris en la riveron Napo, kaj alvenis al la ĉefa fluo de la rivero Amazono, kiu estis tiel unuafoje konata de la eŭropanoj. Post nekredebla aventuro, en kiu ili devis batali ne nur la indianojn (unu tribo, kiu aspektis formata de virinoj, igis ilin nomi la riveron, laŭ la mita tribo de la amazonoj), sed ankaŭ la sovaĝan naturon, ili atingis la enfluejon en la Atlantikon en aŭgusto de 1542.

Poste la grupo vojaĝis laŭ la marbordo norden kaj alvenis al la jam konataj kolonioj en nuna Venezuelo.

Orellana revenis al Hispanio kaj organizis alian ekspedicion por konkeri la malkovritajn landoj. Post sinsekvaj penoj, li mortas en atako de indianoj.

Nuntempe regiono de Ekvadoro portas la nomon Orellana.