Francisco de Paula Santander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francisco de Paula Santander

Francisco José de Paula Santander y Omaña (n. la 2-an de aprilo 1792 - m. la 6-an de majo 1840) estis kolombia militisto kaj politikisto. Li famiĝis kiel heroo de la kolombia sendependiĝo.

Unue studento pri juro, Francisco ĉesis studi en 1810 por partopreni la militon de sendependeco. Unue subleŭtenanto, li progrese rangaltiĝis, kaj estis finfine nomumita generalo en 1819 pro la decidiga interveno de liaj soldatoj ĉe Simón Bolívar dum la batalo de Boyacá. Post la sendependiĝo en 1819, li estis unue nomumita vicprezidanto de Cundinamarca (kiu tiam inkludis la teritorion de hodiaŭa Kolombio), kaj sekve fariĝis en 1821 la vicprezidanto de la tuta Granda Kolombio dum kvin jaroj.

Liaj politikiaj opinioj (demokratia konstitucio) ekis malsimiliĝi el tiuj de Bolívar kaj de la armeo. Spite al tio, Bolívar estis voĉbalotita kiel prezidanto en 1826, kaj Santander estis lia vicprezidanto. Tamen, post malsukcesa atenco kontraŭ Bolívar (kiu intertempe deklaris sin kiel diktatoron), Santander estis ekzilita en 1828. Li ekde tiam vivis en Eŭropo kaj Usono. Denove alvokita en Kolombion post la morto de Bolívar en 1830, li provizore fariĝis la prezidanto de la Respubliko de Nova Granado el 1832 al 1833. Li estis denove elektita por la kvar sekvaj jaroj.

Okaze de la voĉdonado de 1837, li estis venkita de José Ignacio de Márquez. Li tiam eniris la Senaton, kaj fariĝis prezidanto de la Kongreso. Li sekve malsaniĝis kaj mortis en 1840, dum li estis preparanta la sekvan voĉdonadon por reakiri la prezidantecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]