Francisco de Sá de Miranda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sá de Miranda
(1481-1558)
Portugala filozofo, historiisto, helenisto, latinisto kaj poeto de la Renesanco.
Portugala filozofo, historiisto, helenisto, latinisto kaj poeto de la Renesanco.
Persona informo
Naskiĝo 28-a de Aŭgusto 1481
en Koimbro, Regno de Portugalio kaj Algarves
Morto 17-a de Majo 1558
en Amares, Regno de Portugalio kaj Algarves
Tombo Monastery of Santa Cruz vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Lisbono
Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco de Sá de Miranda (1481-1558) estis portugala filozofo, helenisto, latinisto kaj poeto de la Renesanco, kiu enkondukis la soneton kaj la "novan dolĉastilon" (stilon kiu konsistis en la imitado de la grekaj kaj romanaj klasikuloj)[1] en la portugala literaturo. Li estis frato de Mem de Sá tria ĝenerala guberniestro de Brazilo. En 1521, li faris vojaĝon al Italio, kie li kontaktiĝis kun la tiamaj humanistoj tiaj kiaj Vittoria Colonna (1492-1547) (kiu estis lia parencino), Pietro Bembo, Jacopo Sannazaro (1458-1530) kaj Ludoviko Ariosto. Reveninte hejmen, en 1526, li vizitis Hispanion, kie li kontaktiĝis kun Juan Boscán kaj Garcilaso de la Vega.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li pasis sian infanecon en la marĝenoj de la rivero Mondego, konsiderata inspirfonto al multaj poetoj. Li plenumis siajn studojn pri la Greka, Latina kaj Filozofio en la Monaĥejo de Sankta Kruco kaj en 1505 li doktoriĝis pri juro en la Universitato de Lisbono. Post restado da ses jaroj en Italio, li enkondukis en Portugalion la italajn sistemojn pri poezifarado. Denove in Portugalio, li vizitadis la portugalan kortegon kie li enamikiĝis al la reĝo Johano la 3-a kaj aliaj nobeluloj. Elreviĝita pri la kortego kaj portugala societo, li izoliĝis en la Minho, kie li akiris proprecon. Sá de Miranda forte influis la poetojn de sia generacio.

Omaĝo de la Preĝejo de Carrazedo, en Amares, Portugalio, al Sá de Miranda.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]