Saltu al enhavo

Franciskana monaĥejo (Innsbruck)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franciskana monaĥejo (germane: Franziskanerkloster Innsbruck) ekzistis ĝis 2021 en Insbruko, Aŭstrujo, situante tuj apud la Insbruka Kortega Preĝejo. Sed ilian tiean animzorgadan taskaron transprenis de 2021 la kapucenoj.

eksa klostro, nun parto de la popolarta muzeo
novkonstruo de 1972 (live); fone videblas la Kortega Kirko

Kiam la posta imperiestro Ferdinando la 1-a konstruigis la Kortegan Preĝejon, por la sarkofago de lia avo Maksimiliano, necesis aldoni ejon por la klerikoj. Post longa pripenso Ferdinando vokis en 1563 la franciskanojn por la flegado kirka. La monaĥoj venis el la regiono de Venecio komence; ilin oni anstaŭigis jam en 1574, pro lingvaj problemoj, per germanlingvaj ordenanoj. Insbruke ekloĝis la ordenprovincia estro kaj okazis gravaj sinodoj. Krome alvenis propra teologia seminario kaj granda biblioteko. Imperiestro Jozefo la 2-a neniigis en aprilo 1785 la tuton ordonante utiligon de la ejaro kiel ŝtata porsacerdota seminario. Kompence la franciskanoj ricevis la iaman karmelan klostron je Lienz. Parto de la insbrukaj franciskanoj do transloĝiĝis al Lienz aŭ en aliajn ĉeinsbrukajn konventojn. Kelkaj tamen restis Insbruke, eksterkonvente, kiel la fama teologo Herkulan Oberrauch. Tamen porpastra seminari-uzo daŭris nur ĝis 1790. En 1890 enen oni metis Kavaliran Akademion sub la gvidado de la jezuitoj kaj inter 1866-1910 ĝi gastigis la Insbrukan Akademian Gimnazion. Nuntempa uzanto estas la Popolarta muzeo.

Sed en 1832 la franciskanoj re-ricevis la iaman hospitalon najbarantan la pereintan konventon kaj ne hezitis igi ĝin nova monaĥejo. En 1872 nova ejero denove establis rektan aliron al la Kortega Preĝejo. En 1972 oni eĉ, laŭ planoj de Hubert Prachensky, reestigis novan domon kiu servis ĝis la jaro 2007-a kiel sidejo de la ordena provinco. Tamen, estis la ĉefa tasko de la insbrukaj franciskanoj ĉiam la spirita zorgado de la Kortega Preĝejo. En septembro 2021 tia tasko estis havigita al la kapucenoj, dum la oficiala franciskana restado en Insbruko ĉesis.[1]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • "Florentin Nothegger" - ĉe: Mitteilungen aus der Tiroler Franziskanerprovinz, serio 100, 1964
  • Franz Caramelle, Richard Frischauf: Die Stifte und Klöster Tirols, Tyrolia-Athesia, Innsbruck kaj Bozen 1985, ISBN 3-7022-1549-2, p. 100-104

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Franziskaner verlassen Innsbrucker Hofkirche" - ĉe: tirol.orf.at, 31.8.2021
47.26777777777811.395555555556