Franciskana monaĥejo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
iama franciskana monaĥejo de Vajmaro

Eksa Franciskana monaĥejo (germane: Franziskanerkloster) troviĝas en la urbokerno de Vajmaro, Germanujo (Am Palais 4; antaŭa adresnomo: Geleitstraße 1–3). Nuntempe ĝi uzatas muzikinstruade.

Situo[redakti | redakti fonton]

Jam en 1457 la franciskanoj estis ricevinta la pli foran Mario-kirkon (unua mencio en 1336) fare de la Germana kavalira ordeno kiu troviĝis sur Frauenplan-placo antaŭ Goeto-muzeo. La antaŭa franciskana monaĥejo situas malantaŭ la Muzeo de Vajmara respubliko, inter la Vajmara arsenalo kaj la strato kondukanta al la Vidvina palaco (eble brikoj de tiu palaco ankoraŭ estas originale klostraj!). Ne multe spekteblas de la malnova monaĥejo hodiaŭ. Nur la suda ĉefkonstruaĵo, en kiu iam troviĝis la klostra preĝejo restis estante en tre bona stato. Restis krome kelkaj konsolŝtonoj de la kovrita preĝadpromenejo. Konsekriĝo de la kirko apud la monaĥejo ne estis antaŭ 1480; ĝia patroneco estas nekonata.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sekvante la konsilon de la papa legato Giovanni da Capestrano en 1453, duko Vilhelmo la 3-a (Saksio) financis la monaĥejan komplekson por animosavo. Post kvar jaroj da konstruado alvenis la franciskanoj kaj ekagadis en 1457. Estante oldulo li ankaŭ loĝis tie. Tiam lia duka moŝto Vilhelmo portis mem la frokon kaj entombigitis en la kripto en 1482. Ĝenerale Vilhelmo ankaŭ estis favorinta kunigon de ekonomiaj neprofitaj klostroj kaj klostrosimilaj institucoj de Vajmaro.

La monaĥejo etendiĝis disde la norda flanko de la ĉefkonstruaĵo de la posta arsenalo. Antaŭ pli ol duonjarmilo tie, kie nun estas infanludejo kun granda sablokesto, estis korto protektita de ĉiuj flankoj per monaĥejaj konstruaĵoj. La fermita korto ricevis malmulte da lumo ĉar ĝi estis sur la ombra flanko de la granda monaĥeja preĝejo. Tiu ĉi loko estis antaŭ multaj centoj da jaroj ĉe la periferio de la urbo kaj la protekta urbomuro estis nur kelkajn metrojn oriente sur la hodiaŭa placo Theaterplatz antaŭ la Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro.

En 1518 Marteno Lutero haltis ĉi tie dum vojaĝo al Augsburg, predikis en la urba preĝejo kaj celebris sanktan meson en la franciskana preĝejo. Ankaŭ pernokto lia enmonakeje atestatas. Kelkaj monaĥoj ekinteresiĝis tiam pri liaj skribaĵoj. En 1477 ekleziŝanĝema monaĥo nome Johannes Herwich el Ilten (Sehnde) senditis en la vajmaran klostron por dumviva pentofaro. Laŭdire li dum kaptiteco tiea antaŭdiris la alvenon de la reformisto Lutero. En 1502 li devis foriri al la klostro de Eisenach; en la Georgo-kirko konserviĝas lia epitafo. En 1516 Friedrich Myconius troviĝis en Vajmaro kie li ordinitis; li estis arde por la ideoj luteraj. En 1520 entuziasmiĝos pri la luteraĵoj la monako Johann Voith kiu predike intencis konvinki la fidelularon. Tiam Lutero helpis sian malsaniĝintan amikon Filipo Melanktono surloke. Malgraŭ komenca neŝato de reformaciaj ideoj la monaĥoj devis cedi al ŝtata perforto kaj la 21-an de novembro 1533 kaj la monaĥejo kaj la urbo forlasota estis fare de la nekonvertiĝemaj frokuloj. La beginoj ankaŭ devis forlasi sian konventeton en 1533.

En 1534 la ostoj de la plej gravaj nobeloj entombigitaj en la franciskana kirkokripto estis translokigitaj al la Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La kirko tiam estis konvertita en grenejon kaj la ĉefkonstruaĵo de la franciskana monaĥejo en tiu tempo estis uzita por loĝdomaj respektive komercaj celoj.

En 1872 la unua orkestra lernejo en Germanio estis malfermita en la ĉefkonstruaĵo kaj hodiaŭ la konstruaĵo estas uzita fare de la Liszt-muzikaltlernejo vajmara. Post 1548 starigis Nikolaus Gromann ĝis 1945 ekzistantan ensembleron sur la grundo de la kaduka konfesejo. Gromann ankaŭ faris (arkitektur)historie altvaloran horizontalan projekciaĵon de la komplekso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]