Franciskana preĝejo (Maribor)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Franciskana preĝejo en urboparto Lent

La Franciskana preĝejo en Maribor , Slovenio, estis kun la monaĥejo konstruita komence de la 20-a jarcento en la novromantika stilo laŭ la planoj de la viena arkitekto Richard Jordan. Ĝi estas konsekrita al la Beata virgulino Maria. Sed la preĝejo staris sur tiu loko jam komence de la 17-a jarcento, la fundamentan ŝtonon surmetis Tomaž Hren, la tiama episkopo de Ljubljana. Pro la rapide kreskanta nombro de la urboloĝantaro en la 19-a jarcneto oni destruis la malnovan preĝejon kaj konstruis la novan.