Francisko (armilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Franziska.png

La franciskofranka ĵethakilo (angle: Francisca, france: Francisca/Francisque, latine: Bipennes / BipennisSecures / Securis), estas speciala formo de ĵettoporo, uzita antaŭ ĉiuj de la merovidaj frankoj. Ĉ. la 6a jarcento ĝi ne plu estas uzata. La plej lastaj trovaĵoj estis el la 7a jarcento.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

klingo de la francisko el alemana tombokampo de Weingarten (6a jarcento)

Multaj tombotrovaĵoj kaj dokumentoj pruvas, ke la merovida ĵethakilo estas disvastigita armilo en la 5a kaj 6a jarcentoj. Antaŭuloj de tiu batalhakilo troviĝis jam ĉe la romianoj. Oni trovis la hakilon en Suda Anglujo, kaj Alemanujo, sed precipe en la iama merovida franka regno. Laŭ Isidoro de Sevilla la nomo venis de la frankoj. [1] En la Lex Ripuaria (leĝaro de Ripuario) la armilo ne plu estas menciita.

La franka ĵethakilo estis ĵetita el distanco de ĉ. 10–12 m kontraŭ la malamiko. Pruvoj montris, ke tiel la plej forta potenco efikas. La klingo de la hakilo longas ĝis 23 cm kaj pezas 200 ĝis 1300 gramojn. La francisko ankoraŭ hodiaŭ estas ŝatata modelo ĉe sporta hakilĵetado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "quas Hispani ab usu Francorum per derivationem Franciscas vocant" - Etymologiarum sive originum liber XVIII 6.9

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Dahmlos: Franzisca - bipennis - securis - Bemerkungen zu archäologischem Befund und schriftlicher Überlieferung. in: Germania, Band 55 (1977), S. 141–165
  • Wolfgang Hübener: Franziska. in: Reallexikon der Germanischen Altertumskunde, Band 9, Walter de Gruyter, Berlin 1995, S. 470–476

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]