Francisko la 1-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Francisko la 1a (Francujo))
Francisko la 1-a
Reĝo de Francio
Regado 15151547
Persona informo
François Ier
Naskiĝo 12-an de septembro 1494 (1494-09-12)
en Cognac
Morto 31-an de marto 1547 (1547-03-31) (52-jaraĝa)
en Rambouillet
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj meza francafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Subskribo Francisko la 1-a (Francio)
Familio
Dinastio Dinastio de Valois vd
Patro Karolo de Valois, grafo de Angoulême vd
Patrino Louise of Savoy vd
Gefratoj Margareta de Navaro • Jeanne d'Angoulême vd
Edz(in)o Klaŭdino de Francio • Eleonoro de Habsburgo vd
Amkunulo Anna de Pisseleu • Françoise de Foix • La Belle Ferronnière • Claude de Rohan-Gié • Jacquette de Lansac • Marie Gaudin • Mary Boleyn vd
Infanoj Charlotte of Valois • Francisko la 3-a de Bretonio • Henriko la 2-a • Madeleine of Valois • Charles II de Valois, Duke of Orléans • Margaret of France, Duchess of Berry • Louise de France • Nicolas d'Estouteville • Louis de Saint-Gelais vd
Profesio
Okupo politikisto • artkolektanto • mecenatomonarko • literaturisto • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisko la 1-a (france: François Ier) (12-a de septembro 149431-a de marto 1547) nomita "la Patro kaj Restariganto de Beletro" (le Père et Restaurateur des Lettres) estis kronita Reĝo de Francio en 1515 en la katedralo de Reims kaj regis ĝis 1547.

En la jaro 1539 Francisko la 1-a deklaris per lingvopolitika edikto la francan oficiala lingvo, tiel forpuŝante la latinan.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro, grafo de Angoulême, mortis en 1496. Tiel la 2-jaraĝa infano fariĝis grafo. En 1498 la reĝo Ludoviko la 12-a, kiu ne havis virajn infanojn, venigis lin al la kortego en Amboise kaj unu jaron poste faris lin grafo de Valois. Francisko pasigis ses jarojn en la kastelo de Amboise (hodiaŭ unu el la famegaj kasteloj de la Valo de Luaro), kie li ricevis bonegan edukadon, eksciante i.a. pri artoj kaj sciencoj en Italio, kie estis naskiĝinta la Renesanco. En 1506 li enloĝiĝis en alian kastelon de tiu regiono, en Blois.

En 1514 li edziĝis al la filino de la reĝo, kaj kiam la sekvan jaron la reĝo mortis, Francisko, 20-jaraĝa, fariĝis reĝo. Oni kronis lin en la bela katedralo de Remso (Reims), la tradicia loko de kronado de la francaj reĝoj. La ideoj de la itala Renesanco disvastiĝis en Francio, kaj Francisko la 1-a multe kontribuis al la disvastigo. Li komisiis multajn verkojn al italaj artistoj, kiujn li venigis al Francio. Inter tiuj artistoj estas la plej konataj Andrea del Sarto, Benvenuto Cellini kaj precipe Leonardo da Vinci. Por ĉi tiu lasta, jam maljunulo, Francisko havis veran korinklinon kaj lin nomis "mia patro". Li loĝigis lin en kastelo nur kelkcent metrojn for de la Reĝa Kastelo de Amboise. Vinci estis alportinta siajn plej famajn verkojn, ekzemple la famegan pentraĵon La Gioconda (aŭ Mona Lisa). Vinci restis en Francio de 1516 ĝis sia morto en 1519.

Francisko la 1-a estis ankaŭ granda patrono de presejoj kaj bibliotekoj. La invento de la moderna presmaŝino – meze de la 15-a jarcento – ebligis la pliigon de la presado de libroj, kaj la reĝo ne nur komisiis la kreadon de bibliotekoj (i.a. de la Reĝa Biblioteko), sed ankaŭ mendis la aĉeton de libroj en aliaj landoj, ĉefe en Italio. Kroma grava faro estis edikto, per kiu li ordonis en 1539, ke en la francaj administracio kaj juro estu uzata ne plu la latina, sed nur la franca lingvo. En la kultura kampo li ankaŭ estas konata kiel konstruiginto de kasteloj. Unue li ordonis la pligrandigon kaj plibeligon de la kasteloj de Amboise kaj Blois, poste li konstruigis la menciitan kastelon de Chambord, meze de grandega arbaro, kie li ŝatis ĉasi. Krom kelkaj aliaj pli malgrandaj kasteloj, li ege pligrandigis mezepokan kastelon en Fontainebleau, 80 km for de Parizo. Kiel en la aliaj kazoj li elektis la renesancan stilon por tiu kastelo, kiun li preferis kaj el kiu li volis fari centron de renesanca arto, kolektigante multajn italajn artverkojn. En 1539 li akceptis tie la imperiestron Karlo la 5-an. Li ankaŭ multe pligrandigis la bibliotekon.

Francisko la 1-a estis samtempulo ne nur de la imperiestro – kiu estis granda rivalo en la kampoj de politiko kaj milito – sed ankaŭ de alia fama monarko, Henriko la 8-a de Anglio. Kiel ĉiam en tiuj tempoj, estis multaj militoj inter la regnoj, kaj evidente Francio sub Francisko la 1-a partoprenis en kelkaj el ili.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Fleur de lys Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
Fleur de lys
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte