Franciszek Fiszer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciszek Fiszer
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1860 (1860-03-25)
en Ławy, Ostrołęka County
Morto 9-an de aprilo 1937 (1937-04-09) (77-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Dinastio Q63532287 vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franciszek Fiszer, konata kiel Franc Fiszer (naskiĝis la 25-an de marto 1860 en Ławy, distrikto Ostrołęcki, mortis la 9-an de aprilo 1937) – pola filozofo, erudito, figuro el la medio de kabaredoj kaj artistaj-literaturaj rondoj. Li amikiĝis kun pluraj literaturistoj kaj filozofoj. Konata danke al multaj anekdotoj kaj ŝercoj kreitaj de si kaj pri li.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franciszek Józef Marian Fiszer naskiĝis en bieno apud Ostrołęka en familio de Teresa el domo Glinczanka kaj Józef Fiszer. La patro devenis de poligita en la 18-a jarcento germana nobelaro kaj estis malproksima parenco de generalo Stanisław Fiszer, kaj la patrino apartenis al pola bienularo. Li naskiĝs kiam liaj gepatroj pasis jam 40-an vovojaron kaj sufiĉe frue iĝis orfo.

Edukiĝis en Łomża kaj Varsovio, kaj poste studis filozofion en Leipzigo, sed ne finis.

En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento translokiĝis al Varsovio, kie iĝis frekventulo de la plej konataj tiutempe varsoviaj kafejoj, restoracioj kaj kabaredoj. Kun paso de la tempo iĝis konata figuro de la societa vivo de la ĉefurbo; li estis amikiĝinta kun plimulto de polaj verkistoj, poetoj, artistoj kaj politikistoj. Kaj estis konata de siaj ekzistadismaj monologoj kaj anekdotoj. En la intermilita periodo Fiszer iĝis la plej konata inter varsovia societa pintularo, ornamo de sennombraj baloj kaj solenaĵoj.

Heredita de li familia bieno estis neglektita kaj baldaŭ likvidita pro ŝuldoj. Tio tamen nenion ŝanĝis en la vivo de Fiszer, restoraciistoj volonte lin gastis, ĉar li estis iranta reklamo de iliaj ejoj.

Inter liaj plej proksimaj amikoj estis Bolesław Leśmian (oni opinias, ke ĝuste Fiszer kreis lian artistan pseŭdonomon), Stefan Żeromski, Władysław Reymont, Skamander-grupo: Antoni Słonimski kaj Julian Tuwim, Jan Lechoń, Zenon Przesmycki, Artur Rubinstein kaj Antoni Lange. Kvankam Fiszer mem eldonis nenian libron, lia persono aperas en preskaŭ ĉiu rememoro de polaj artistoj.

La 11-an de aprilo 1937 estis entombigita en Militista Tombejo Powązki.

En 1985 historioj pri Franciszek Fiszer el diversaj taglibroj kaj rememoroj estis kolektitaj de Roman Loth en la libro Na rogu świata i nieskończoności (Rande de la mondo kaj senfineco).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]