Franciszek Gągor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciszek Gągor
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1951 (1951-09-08)
en Koniuszowa
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (58-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo militisto
TTT
Retejo http://www.en.sgwp.wp.mil.pl/en/plik/file/FranciszekGagor_ENG.pdf
vdr

Franciszek Gągor (naskiĝis la 8-an de septembro 1951 en Koniuszowa apud Nowy Sącz, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – generalo de Pola Militistaro, doktoro de militistaj sciencoj, ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro en la jaroj 2006-2010, fakulo pri rekognosko kaj pacaj operacoj.

En 2003 gvidis Observacian Mision de Unuiĝintaj Nacioj en Irako kaj Kuvajto, kaj poste plenumis funkcion de la komandanto de Fortoj de UN pri Inspektado de Dispartigo de Armeoj sur Golanaj Altaĵoj. En la jaroj 2004–2006 estis pola armea reprezentanto ĉe Militistaj Komitatoj de NATO ka Eŭropa Unio en Bruselo. La 27-an de februaro 2006 iĝis ĉefo de la Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro.

Rezulte de morto la 10-an de aprilo 2010 en katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M en Smolensk trofrue finis la armean servon. Ĉerko kun lia korpo venis al Pollando la 16-an de aprilo 2010 je la 22:00 horo.

La 21-an de aprilo estis enterigita en la Smolenska Segmento de Militista Tombejo en Powązki.

La 20-an de aprilo 2010 oni malkovris dediĉitan al li memortabulon en la sidejo de Ĝenerala Stabo en Pola Militistaro en Varsovio, kaj la 15-an de aŭgusto 2010 la memortabulon sur la teritorio de Ministerio de Nacia Defendo de la Islama Respubliko Afganio en Kabulo.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Edziniĝinta kun du infanoj. Lerte konis la anglan lingvon kaj flue la rusan kaj francan. Interesiĝis pri historio kaj teniso. Kun Krzysztof Paszkowski verkis libron Międzynarodowe operacje pokojowe w doktrynie obronnej Rzeczypospolitej Polskiej (Internaciaj pacaj operacoj en la defenda doktrino de Pola Respubliko; 1999).

Avancado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]