Franco Barbero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franco Barbero
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1939 (1939-02-24) (85-jaraĝa)
en Savigliano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • aktivulo
vdr

Franko Barbero estas katolika sacerdoto kiu naskiĝis en 1932 en Savigliano (Italio). En la jaro 2003 li estis eksigita laŭ la dekreto de kardinalo Jozefo Ratzinger (nuna papo Benedikto la 16-a) kiu tiutempe estis prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo.

Don Franko Barbero pastriĝis en la jaro 1963 kaj poste multe laboris en la movado de la bazaj kristanaj komunumoj. Ĝis 1975 li esprimis poziciojn kiuj kontraŭstaris al la oficiala doktrino katolika kaj pro tio ricevis multajn kritikojn de prelatoj kaj episkopoj en tuta Italio. Sian vidpunkton kiu kontraŭstaris al la eklezio li eksplikis pere de multaj publikaĵoj kaj ankaŭ celebrinte la liturgion en formo neoficiala. Inter tiuj kontraŭstarantaj punktoj oni parolu pri la dua geedziĝo, edziĝo de pastroj, la predikado de laikoj, la feminista teologio kaj pri unuiĝo de samseksemaj fideluloj. En la tuta lando eksplodis la mesaĝo pri la mescelebrado de gejedziĝoj kaj sacerdotaj edziĝoj de li mem asistitaj.

La Asocio Viotoli naskiĝis en 1998 kiel entrepreno de la baza kristana komunumo de Pinerolo fondita de don Franko Barbero kaj aliaj personoj en decembro 1973. Lia teologia kaj pastora servado ĉe la bazaj kristanaj komunumoj kaj ankaŭ en la internacia movado "Ni estas eklezio" disvastigis liajn pensojn ne nur en Italio sed samtempe en aliaj landoj de okcidenta Eŭropo. La teologiaj vidpunktoj de don Franko kaj de lia komunumo de Pinerolo estas konataj kiel pozicioj kiuj favoras divorcintajn parojn kaj aprobas la gejojn kaj lesbaninojn por ke ili vivu libere siajn specifajn kondiĉojn en la socio kaj eklezio. Kaŭze de tiuj siaj agadoj don Franko Barbero, estis maldungita la 25a de januaro 2003 de la Kongregacio por la doktrino de la kredo (Prot. N. 26/82). Tamen la dekreton al li transdonis la 13-an de marto 2003 episkopo de Pinerolo Pier Ĝorĝo Debernardi kiu absolute sekvis kaj trovis ĝustan la reagon de roma kurio. La dekreto postulas ke don Franko Barbero ne estu plu sacerdoto kaj ne havu plu rajton mescelebri, instrui, prediki nek havi iun ajn taskon en la eklezio. Surprizis la agadmaniero per kiu roma kurio eksigis la sacerdoton ne lasante al li okazon por defendi sin. Eĉ Kodo de la Kanona juro antaŭvidas tiun rajton. Fine restas la fakto ke la procezo neniam estis malfermita.

La manko de kanona proceso ankaŭ tiel estas interpretenda: post multege da deklaroj kaj skriboj kaj privataj konversacioj kaj senfruktaj admonoj, rezultis ke don Franko Barbero ne konfesas la kredon de Niceo rilate la personon de Jesuo Kristo, kaj post multege da agadoj defiantaj la normojn instruitan kaj predikatajn de la Katolika Eklezio, tiu ĉi sentis la devon informi siajn fidelulojn ke tiu pastro ne plu oficiale oficas kaj ne rajtas instrui kaj prediki: Tiu estas la senco kaj la celo de la elpela dekreto: kiu ne bezonas proceson. Tio estas jam antaŭvidta de la Kodo de Kanona Juro.

La baza kristana komunumo de Pinerolo subtenis don Frankon kaj deklaris sian malkonsenton dirante ke hierarkia virseksa kaj patriarka eklezio estis kaj restas unu el malmultaj absolutismoj kiuj pastris la propran povon sen aŭskulti la opinion de siaj fideluloj. La komunumo ne sentas sin fidela al la hierarkio sed jes ja al la malriĉuloj, al Evangelio de Jesuo kaj je Dio ĉiam celante esti parto de la Popolo de Dio interne de baza eklezio. La membroj de la komunumo rezignis pro fakto ke episkopo de la loka eklezio Pier Ĝorĝo Debenardi neniam volis viziti ilin kvankam li estis invitita. Sed, post tiuj malbonaj spertoj, la sidejo de la komunumo ricevis multajn subtenajn leterojn el Italio kaj eksterlande kaj komencis praktiki dialogon inter diversaj grupoj, personoj kaj ankaŭ eksterlandanaj teologoj. Okaze de la elekto de kardinalo Jozefo Ratzinger kiel nova pontifiko nome Benedikto la 16-a, la baza komunumo elsendis mesaĝon dirante ke la kardinalaro "elektis signifan reprezentanton de absoluta agadstilo de papo Johano Paŭlo la 2-a, unu persono kiu certe metos siajn tutajn energiojn en aŭtoritata, antropofoba, seksofoba, kontraŭdemokrata kaj centrista direkto." En sia libro "La donaco de la perdeco", verkita en la jaro 2000, don Franko Barbero priskribis ekleziajn hierarkiojn kiel sklavojn de emfazo, ebriajn de gloro, kiuj ĉiam montras la povon kaj ricevas senpage financojn de la granduloj de la mondo. Don Franko atakas la eklezion substrekante la sekvajn punktojn:

  • kristanaj dogmoj tute ne havas rilaton kun la realeco kvankam ili ofte estas priskribitaj kiel la bildo de vereco.
  • malpermeso de virina ordinado kaj edziĝo de sacerdotoj konsiderante nehumanaj tiujn ĉi leĝojn
  • la kanonika juro
  • la pekkonfeso kaj sinakuzo pro pasintaj pekoj
  • duraj pozicioj pri sekso kaj samseksemuloj
  • la mirakloj kiuj, laŭ don Franko, vekas idolkultan animon.

Asocio Viotoli laboras firme ligita kaj en plena unuiĝo kun la baza kristana komunumo kies historio komenciĝis ene de vasta katolika movado naskita post la Dua Vatikana Koncilio. Samtempe en Latinameriko kaj ankaŭ en Eŭropo floradis "politikaj" teologioj kaj la Teologio de la Liberigo. Ĉefaj trajtoj de tiuj ĉi kurentoj estas esploro de la sankta skribo kaj dediĉo al la mondo de l’ malriĉuloj. Neniam Vatikano aprobis la teologion de la libereco sed kondamnis ĝin kaj konstante persekutis la teologojn kiuj ellaboris kaj ekstarigis tiajn teologiajn traktatojn. La trista ekzemplo estas persekuto kontraŭ latinamerika teologo Leonardo Boff pro siaj ideoj esprimitaj en la libro "Eklezio: karismo kaj povo".

Asocio Viotoli havas volontecan karakteron kaj vivas danke al memfinanco. Ĝi estas senpartia, demokrata, liberista, ekologista, kontraŭrasista, kontraŭfaŝista. La komunumo vivas en konstanta dialogo inter Unuiĝo de la metodistaj kaj validaj eklezioj ĉar ĝi estas ekumene orientita. Dum monataj kunvenoj la virina grupo havas okazon por praktiki kaj ellabori esplorojn de feministaj teologioj. Viva parto de la komunumo estas ankaŭ "La skalo de Jakobo": amikeca kaj studa renkontiĝo inter gejoj kaj lesbaninoj. Diversaj bibliaj grupoj ĉiudimanĉe preparas la predikon dum la mescelebro. Persona pekkonfeso, tipa por eklezio katolika, ĉi tie estas komuna celebrado, "ĉar Dio al ni pardonas nek pro nia merito nek pro konfeso de niaj pekoj, sed pro fakto ke Dio estas amo kaj boneco". Geedziĝajn ceremoniojn aŭ provedziĝon oni celebras dum komuna eŭkaristio kiun ordinare kondukas sacerdoto aŭ, okaze de lia malĉeesto, unu frato aŭ unu fratino. Ĉiusemajne unu el bibliaj grupoj havas taskon elekti bibliajn tekstojn kaj ellabori ĝin farinte predikon aŭ eĉ konstrui tutan liturgian celebradon. Tiumaniere estis naskitaj "kanonojn", pli ol 200 eŭkaristiaj preĝoj kiuj estas faritaj dum 30 jaroj.

La gazeto Viotoli respegulas esploradon de la vojo de komunumo kaj estas eldonita da samnomita asocio. Estas publikigitaj La kajeroj de Viotoli kaj libroj de don Franko Barbero. La komunumo dokumentas ĉiujn aktivadojn en la Folio de la komunumo kie estas skribitaj ĉefaj punktoj de la komunuma vivo inklude ideojn, renkontiĝojn, publikajn renkontiĝojn, reagojn pri aktualo, politiko kaj religio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]