Frandovínez
| Frandovínez | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 09230 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Jacinto Puente Portillo | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 95 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 19′ N, 3° 50′ U (mapo)42.309166666667-3.8380555555556Koordinatoj: 42° 19′ N, 3° 50′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 830 m [+] | ||
| Areo | 9 km² ( 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Frandovínez [frandoBInez] estas loĝloko kaj municipo en la centrokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 97 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 17 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la Aŭtovojo de Kastilio A-62 ĉe la km 16. La teritorio estas trafluata de la rivero Arlanzón kaj de ĝia alfluanto Úrbel. La municipa teritorio limas kun Rabé de las Calzadas, Comunidad de Tardajos y Las Quintanillas, Estépar, Buniel kaj Cavia.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.





