Franglais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franglais (lingvo))
Ekzemplo de supozata teksto en Franglais, reale en franca kun tro da anglalingva poluado

La Franglais estas supozata mikslingvo uzata ĉefe en Francio. Ĝi estas mikso de la angla kaj franca lingvoj, kvankam plej ofte temas pri mikso de vortoj aŭ esprimoj sen vera gramatika fandiĝo en unu vera nova lingvo. Por kelkaj lingvistoj tiu termino tamen uzatas por denunci la nunan staton de la franca lingvo kiu populare estas tre poluata de anglalingva influo ekde la mezo de la 20a jarcento.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Longtemps, pas voir. – Long time, no see. (Jam longe ni ne intervidiĝis)
  • Je vais driver downtown. – I'm going to drive downtown. (Mi ŝoforos al la urbocentro)
  • Je suis tired. – I am tired. (Mi estas laca)
  • Je ne care pas. – I don't care. (Mi prifajfas)
  • J'agree. – I agree. (Interkonsentite)
  • M'en va tanker mon char. (Kebekio)  – I'll go fill up my car. (Mi plenigos mian benzinujon)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]