Frank De Winne
Aspekto
| Frank De Winne | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 25-an de aprilo 1961 (64-jaraĝa) en Gento |
| Ŝtataneco | Belgio |
| Alma mater | Reĝa Militista Akademio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Lena De Winne (en) |
| Okupo | |
| Okupo | kosmonaŭto prezenta artisto militisto inĝeniero piloto |
Frank De Winne (naskiĝis la 25-an de aprilo 1961 en Ledeberg (Gento, Belgio)) estas la dua flandra kaj belga kosmonaŭto.
De Winne ekflugis la 30-an de oktobro 2002 kiel fluginĝeniero per Sojuz TMA-1 al la Internacia Kosmostacio kaj reflugis la 10-an de novembro 2002 per Sojuz TM-34 ree al la tero. La 27-an de majo 2009 li duan fojon ekflugis al la Internacia Kosmostacio, ĉi-foje en Sojuz TMA-15.

