Frank Drake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Drake
Persona informo
Frank Donald Drake
Naskiĝo 28-an de majo 1930 (1930-05-28)
en Ĉikago
Morto 2-an de septembro 2022 (2022-09-02) (92-jaraĝa)
en Aptoso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Cornell • South Shore High School vd
Familio
Infanoj Nadia Drake vd
Profesio
Okupo astronomo • universitata instruisto • astrofizikisto vd
Laborkampo astronomioastrofizikoradioastronomio • extertera civilizacio vd
Doktoreca konsilisto Cecilia Payne-Gaposchkin • Bart Bok • Thomas Gold vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frank DRAKE (la 28-an de majo 1930, en Ĉikago - la 2-an de septembro 2022) estis usona profesoro pri astronomio kaj astrofiziko.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Drake laboris kiel profesoro pri astronomio kaj astrofiziko ĉe Universitato de Kalifornio en Santa Cruz, kie li ankaŭ estis dekano de natursciencoj inter 1984 kaj 1988. Li estis membro de la Nacia Akademio de Sciencoj de Usono, kaj eĉ funkciis kiel membro de la plenumkomitato de la Konsilio por Fiziko kaj Astronomio inter la jaroj 1989 ĝis 1992. Li ankaŭ estis la prezidanto de la Pacifika Astronomia Societo. Li estis profesoro pri astronomio kaj astrofiziko en Universitato Cornell en 1964-1984 kaj direktoro de la steloobservatorio de Arecibo.

La formulo kaj la tabulo[redakti | redakti fonton]

En 1961 li organizis, kune kun G. Peter Firman, la unua konferenco de la projekto SETI. En tiu modesta kunveno, en ĉeesto de nur dek du sciencistoj, li proponis la probablan formulon kiu portas lian nomon, formulo de Drake. La celo de la formulo estas determini la nombron da civilizacioj en la Lakta Vojo, kiuj provus establi radiokomunikadon kun ni, atingante tiel takson de la ŝanco kontakti ekstertera vivo. En 1972, kune kun Carl Sagan, li desegnis la tabulo de la kosmosondiloj Pioneer, la unua mesaĝo sendita al inteligentaj eksterteraj civilizacioj, kaj estis ligita al la kosmoŝipoj Pioneer 10 kaj 11, senditaj ekster de la sunsistemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]