Frank Gorshin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Frank Gorshin
LouRawlsFrankGorshin1977.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1933 (1933-04-05)
en Picburgo
Morto 17-an de majo 2005 (2005-05-17) (72-jara)
en Burbank
Mortokialo pulma kancero
Tombo Calvary Catholic Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Carnegie Mellon
Profesio
Profesio voĉaktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
TTT
Retejo http://www.therealfrankgorshin.com
v  d  r
Information icon.svg

Frank John GORSHIN (1933 - 2005) estis usona karaktera aktoro, amuzisto, kantisto, mimikisto kaj komikulo.

Malgraŭ li naskiĝis en Usono, sia denaska lingvo estis la slovena.[1]

Li estis en mezlernejo kiam li akiris sian unuan pagitan aktoran dungadon, kiun li certigis kiel la premion en Pittsburgh-talentokonkurso en 1951: unu-semajno-engaĝiĝo ĉe nokta klubo Carousel de Jackie Heller en New York. Liaj gepatroj insistis, ke li akceptos la engaĝiĝon, eĉ se lia 15-jaraĝa frato estis trafita de aŭto kaj mortigita nur du noktojn antaŭe.

Gorshin diplomiĝis ĉe Carnegie Tech School of Drama (hodiaŭ Carnegie Mellon University) kaj militservis en 1953 kaj 1954 en Germanio ĉe Special Services (specialaj servoj) de usona armeo dum Malvarma milito.

Li komencis sian karieron en kino per Alfred Hitchcock Presents kaj en kino per The Proud and Profane ambaŭ en 1956. Li aperis ankaŭ en kinfilmoj kiel Between Heaven and Hell, The True Story of Jesse James, The Delicate Delinquent de Jerry Lewis, Portland Exposé, Night of the Quarter Moon kaj Warlock krom televidserioj Have Gun - Will Travel, The Detectives kaj Hennesey inter aliaj.

En 1960-aj jaroj li partoprenis kinfilmojn Bells Are Ringing, Studs Lonigan, The Great Impostor, Where the Boys Are, Ring of Fire, The George Raft Story, That Darn Cat!, Ride Beyond Vengeance, Batman: The Movie, Skidoo, inter aliaj kaj ankaŭ televidserioj kiel The Defenders, Quest, Sail a Crooked Ship, The Untouchables, Empire, Naked City, General Hospital, The Nurses, Combat!, The Munsters, Batman (televidserio) kiel The Riddler, Star Trek, The High Chaparral ktp.

Dum 1970-a jardeko Gorshin aktoris en televidaĵoj kiel The Name of the Game, The Virginian, The Interns, Ironside, Hawaii Five-O, Get Christie Love!, S.W.A.T., Police Woman, Rudolph's Shiny New Year (voĉe), Charlie's Angels, Wonder Woman, Greatest Heroes of the Bible, Death Car on the Freeway kaj Buck Rogers in the 25th Century.

Dum la 1980-aj jaroj li aperis en kinfilmoj kiel Underground Aces, Hot Resort, Uphill All the Way , Hollywood Vice Squad kaj Beverly Hills Bodysnatchers, krom en televidaĵoj kiel Goliath Awaits, The Fall Guy kaj Murder, She Wrote.

En la fino de 20-a jarcento Gorshin laboris ĉe kino per Sweet Justice, Body Trouble, The Meteor Man, Pullet Surprise (voĉe), Twilight of the Ice Nymphs, From Hare to Eternity (voĉe), inter aliaj kaj ĉe televido per Are You Afraid of the Dark?, Lois & Clark: The New Adventures of Superman, Johnny Bravo (voĉe) ktp.

En la 21-a jarcento, li aktoris inter aliaj en kinfilmoj Manna from Heaven, The Creature of the Sunny Side Up Trailer Park kaj Angels with Angles kaj en televidaĵoj kiel The Batman (voĉe), Dr. Vegas kaj Dreamweaver kiu estis lia lasta aktora laboro en 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobetz, Edward, "Frank Gorshin", Slovenian American Times, 2015-07-16.