Frank Hornby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Hornby
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1863 (1863-05-15)
en Liverpool
Morto 21-an de septembro 1936 (1936-09-21) (73-jaraĝa)
en Liverpool
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo entreprenistopolitikistoinventisto
vdr

Frank Hornby (15a de majo 186321a de septembro 1936) estis angla inventisto, negocisto kaj policano. Li estis pioniro pri ludil-disvolvigo kaj fabrikado, kaj kvankam li ne havis formalan edukadon en inĝenierado, li estis responsa pro inventado kaj produktado de tri el plej popularaj linioj de ludiloj bazitaj sur inĝenieraj principoj en la 20a jarcento: Meccano, Trajnoj Hornby kaj Ludiloj Dinky. Li fondis ankaŭ la britan ludilentreprenon Meccano en 1908, kaj lanĉis ĉiumonatan publikaĵon, nome Meccano Magazine en 1916.

La inventoj kaj iniciatoj de Hornby faris lin milionulo en la 1930-aj jaroj, kaj li eniris en politiko en 1931 kiam li estis elektita Konservisma Parlamentano por la distrikto Everton. La heredo de Hornby restis longe post lia morto danke al entuziasmuloj tra la tuta mondo kiuj ankoraŭ konstruas modelojn Meccano kaj kolektas liajn ludilojn. La 150a jariĝo de la nasko de Hornby estis celebrata en Liverpool kaj Brighton la 15an de majo 2013.

Patento GB190100587A por Meccano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • McReady, Anthony. (2002) The Toy Story – The Life and Times of Inventor Frank Hornby. Ebury Press, p. 288. ISBN 0-09-188117-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]