Frank Sinatra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Sinatra
Frank Sinatra en la jaro 1960
Frank Sinatra en la jaro 1960
Bazaj informoj
Naskonomo Francis Albert Sinatra
Alie nomata Ol' Blue Eyes
The Chairman of the Board
The Voice
Frankie
Naskiĝo 12-an de decembro 1915 (1915-12-12)
en Hoboken, Nov-Ĵerzejo
Morto 14-an de majo 1998 (1998-05-14) (82-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio
Edz(in)o Nancy Barbato • Ava GardnerMia Farrow • Barbara Sinatra
Ĝenroj Voĉa ĵazo, Tradicia popmuziko, big band, svingo
Profesio kantisto, aktoro, filma reĝisoro, filma producento
Tipo de voĉo baritono
Aktivaj jaroj 19351995
Eldoninto Columbia, Capitol, Reprise
Parencaj
temoj
Rat Pack
Bing Crosby
Nancy Sinatra
Tom Jones
Retejo www.franksinatra.com
vdr

Frank SINATRA [frenk siNAtra] (naskiĝis la 12-an de decembro 1915, mortis la 14-an de majo 1998) estis usona kantisto kaj aktoro. Lia plena nomo estis Francis Albert SINATRA.

Naskiĝinte en en Hoboken, Nov-Ĵerzejo, la filo de siciliaj enmigrintoj komencis sian karieron kiel kantisto en diversaj dancorkestroj. Ekde 1943 li kantis sole. Pro sia intensa voĉo kaj sia sentoplena kantado li baldaŭ famiĝis kaj ricevis la kromnomon The Voice (= la voĉo). Kiel aktoro li ĉefe en la 1950-aj jaroj furoris.

Frank Sinatra mortis en Losanĝeleso.

Listo de filmoj

  • On the Town (Usono, 1949)
  • From here to Eternity (Usono, 1953)
  • The Man with the Golden Arm (Usono, 1955)
  • Not as a Stranger (Usono, 1955)
  • Robin and the Seven Hoods (Usono, 1964)

Listo de kantoj

  • Autumn in New York
  • Chicago
  • Love and Marriage
  • I’ve Got You Under My Skin
  • Three Coins in the Fountain
  • Strangers in the Night
  • My Way
  • New York, New York.- "Novjork', Novjork'" : Esperantigita de Vicente Valdés Bejarano Kies kantistnomo estas: Ĉente

Premioj

  • Oskaro pro From here to Eternity (1953)

Eksteraj ligiloj

greke http://web.archive.org/20040810041108/foia.fbi.gov/foiaindex/sinatra.htm greke http://www.sinatraarchive.com/ref/songlist.htm greke http://www.cbsnews.com/stories/2000/10/05/60minutes/main238980.shtml greke http://www.nj.com/sinatra/ledger/index.ssf?/sinatra/stories/mob.html

Vidu ankaŭ