Frank Wedekind

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frank WEDEKIND [frank WEdekint] (naskiĝis la 24-an de julio, 1864, mortis la 9-an de marto, 1918) estis germana verkisto.

Frank Wedekind naskiĝis en Hanovro. Sian junaĝon li pasigis en Svislando. Post studado de juro li laboris interalie kiel varbisto, ĵurnalisto, sekretario en cirko, dramaturgo kaj aktoro. La tempon de 1899 ĝis 1900 li pasigis en aresto, ĉar satira poemo lia kontraŭ Vilhelmo la 2-a en revuo Simplicissimus ofendis moŝtulon.

Liaj humuraj, satiraj verkoj direktis sin kontraŭ la konvencia moralo de la burĝaro. Siatempe forte kritikata kaj cenzurata, Frank Wedekind nuntempe estas rigardata unu el la gravaj influintoj al la Ekspresionismo kaj la Absurda Teatro. Wedekind mortis en Munkeno.

Listo de verkoj

  • Frühlings Erwachen (dramo, 1891)
  • Der Erdgeist (dramo, 1895)
  • Der Marquis von Keith (komedio, 1901)
  • Die Büchse der Pandora (dramo, 1904)
  • König Nicolo oder So ist das Leben (dramo, 1904)
  • Die vier Jahreszeiten (poemoj, 1905)
  • Lautenlieder (kantoj, eld. 1920)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.frankwedekind.de greke http://www.wedekind.fh-darmstadt.de