Franka Potente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franka POTENTE)
Franka Potente
Germana aktorino
Germana aktorino
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de julio 1974(nun 1974-07-22) (49‑jara)
en Münster, Nord-Rejno-Vestfalio, Germanio
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Otto Falckenberg School of the Performing Arts
Familio
Edz(in)o Derek Richardson
Amkunulo Tom Tykwer
Infanoj 2
Okupo
Okupo scenaristoverkisto • filmaktoro • filmreĝisorokantisto • voĉaktoro
vdr

Franka POTENTE [franka potente] (naskiĝis la 22-an de julio 1974) estas germana aktorino.

Franka Potente naskiĝis en Münster, Nord-Rejno-Vestfalio. En la aĝo de 19 jaroj ŝi transloĝiĝis al Munkeno por studi aktoradon.

Ŝia kariero komenciĝis en nekutima loko: en la necesejo de Munkena drinkejo. Dum amuza vespero ŝi rimarkis, ke fremda virino konstante rigardadis ŝin. Post ioma tempo ŝi sentis sin malkomforta kaj volis forlasi la ejon, tamen decidis, unue iri al la necesejo. La fremdulino sekvis ŝin kaj montriĝis agentino serĉanta talentulojn. Post interparolado Franka Potente ricevis sian unuan rolon, en la filmo Nach fünf im Urwald - En praarbaro post la kvina.

Ŝi ĉesigis la studadon kaj prezentis rolojn en aro da pliaj filmoj, el kiuj aparte menciindas Lola rennt - Lola kuradas de 1998. Ekde 2001 ŝi ankaŭ sukcese aperas en usonaj produktaĵoj.

De 1998 ĝis 2002 ŝi havis amrilaton kun la reĝisoro Tom Tykwer.

La nomo POTENTE (potenca en sudaj latinidaj lingvoj) ne estas pseŭdonimo, sed heredaĵo de itala praulo.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1997 Coming In Nina
1998 Opernball Gabrielle Becker
2006 The Shield Diro Kesakhian
2008 Manhunt Beate Klarsfeld
2008 The Bridge Elfie Bauer
2009 House Lydia Bohm
2010 Psych Nadia
2011 The Sinking of the Laconia Hilda Smith
2011 Beate Uhse: Das Recht auf Liebe Beate Uhse
2012–2013 Copper Eva Heissen
2012 American Horror Story: Asylum Anne Frank / Charlotte Brontë
2014 The Bridge Eleanor Nacht
2016 Dark Matter Ĉefinspektoro Shaddick
2016 Der Island-Krimi Solveig Karlsdóttir
2017 Taboo Helga von Hinten
2018 Claws Zlata Ostrovsky

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]