Saltu al enhavo

Franka Potente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franka Potente
Germana aktorino
Germana aktorino
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de julio 1974 (nun 1974-07-22) (52‑jara)
en Münster, Nord-Rejno-Vestfalio, Germanio
Lingvoj germana angla
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Instituto de Teatro kaj Kino Lee Strasberg
Otto Falckenberg School of the Performing Arts (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Franka Potente
Familio
Edz(in)o Derek Richardson (en) Traduki (2012) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Tom Tykwer Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo scenaristo
filmreĝisoro
kantisto
filmaktoro
verkisto
voĉaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Franka POTENTE [franka potente] (naskiĝis la 22-an de julio 1974) estas germana aktorino.

Franka Potente naskiĝis en Münster, Nord-Rejno-Vestfalio. En la aĝo de 19 jaroj ŝi transloĝiĝis al Munkeno por studi aktoradon.

Ŝia kariero komenciĝis en nekutima loko: en la necesejo de Munkena drinkejo. Dum amuza vespero ŝi rimarkis, ke fremda virino konstante rigardadis ŝin. Post ioma tempo ŝi sentis sin malkomforta kaj volis forlasi la ejon, tamen decidis, unue iri al la necesejo. La fremdulino sekvis ŝin kaj montriĝis agentino serĉanta talentulojn. Post interparolado Franka Potente ricevis sian unuan rolon, en la filmo Nach fünf im Urwald - En praarbaro post la kvina.

Ŝi ĉesigis la studadon kaj prezentis rolojn en aro da pliaj filmoj, el kiuj aparte menciindas Lola rennt - Lola kuradas de 1998. Ekde 2001 ŝi ankaŭ sukcese aperas en usonaj produktaĵoj.

De 1998 ĝis 2002 ŝi havis amrilaton kun la reĝisoro Tom Tykwer.

La nomo POTENTE (potenca en sudaj latinidaj lingvoj) ne estas pseŭdonimo, sed heredaĵo de itala praulo.

JaroTitoloRolo
1997Coming InNina
1998OpernballGabrielle Becker
2006The ShieldDiro Kesakhian
2008ManhuntBeate Klarsfeld
2008The BridgeElfie Bauer
2009HouseLydia Bohm
2010PsychNadia
2011The Sinking of the LaconiaHilda Smith
2011Beate Uhse: Das Recht auf LiebeBeate Uhse
2012–2013CopperEva Heissen
2012American Horror Story: AsylumAnne Frank / Charlotte Brontë
2014The BridgeEleanor Nacht
2016Dark MatterĈefinspektoro Shaddick
2016Der Island-KrimiSolveig Karlsdóttir
2017TabooHelga von Hinten
2018ClawsZlata Ostrovsky

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]