Frankenhain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Frankenhain
Blazono
Frankenhain in IK.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal
Urborajtoj
Koordinatoj 50°45′25″N 10°47′20″O  /  50.75694°N, 10.78889°O / 50.75694; 10.78889 (Frankenhain)Koordinatoj: 50°45′25″N 10°47′20″O  /  50.75694°N, 10.78889°O / 50.75694; 10.78889 (Frankenhain)
Alto super la marnivelo 480 m
Areo 12,27 km²
Loĝantaro 728 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036205
Poŝtkodo 99330
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 5213
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070014
Komunumestro Peter Pabst
Adreso de la administrejo An der Glashütte 3
99330 Gräfenroda
Oficiala retejo http://www.frankenhain.de
Information icon.svg
vdr

Frankenhain estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 728 loĝantojn.


Historio kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La nomo Frankenhain atestas frankonan setladon post la disfalo de la Turingia Regno en la jaro 531. La unua mencio de tiu ĉi vilaĝo estis je la komenco de la 14-a jarcento. Danke al la kuna ĉeesto de diversaj geologiaj areoj Frankenhain havas, aparte en sia nordo, admirindan buntecon da ŝtonaj fenomenoj. Aldone ĝojigas la lokon flaŭro kaj faŭno tre variaj (ekz. sur la kampoj de la montoj Kirchberg kaj Rumpel).

Dum longa tempo la frankenhain-anoj vivis de ekspluato de fera erco. Ĝia prilaboro faritis en najbara Luisenthal. Kromaj metioj estis la rezinotraktado, la farado de pinaj blatajhoj, la ekspluato de gruzo en proksimaj ŝtonrompejoj. Nuntempe oni ĉefe vivas de turismo kaj eta metiado. Konata estas ankaŭ la surloka biatlono-centro. En la protestantisma Kirko Sankta Leonardo spekteblas bela plafona pentrado.

La fervojlinio Ohratalbahn (nuntempe neservita) unuigas la lokon kun Gotha en la nordo kaj Gräfenroda en la sudo.