Frans Schoofs
Frans Schoofs | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1888 |
Morto | 12-an de marto 1934 (45-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Henriette van den Putte |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Frans SCHOOFS [sĥofs] (naskiĝis la 22-an de majo 1888 en Antverpeno, mortis post grava kvartaga malsano la 12-an de marto 1934 en Antverpeno) estis la sekretario de la Antverpena Asocio de l' Malkaraj Loĝejoj. Li estis esperantisto de la junulaj jaroj, kaj kunfondinto kaj unua prezidanto de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno, kio li restis ĝis 1927. Post la fino de la unua mondmilito li fariĝis direktoro de la periodaĵo Belga Esperantisto, de 1927 prezidanto de Belga Ligo Esperantista. Li fondis kun kelkaj aliaj la eldonan societon Belga Esperanto-Instituto kaj prezidis ĝian administrantaron. Schoofs estis ĉefdelegito de UEA kaj sekretario kaj fakte gvidanto de l' Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj. Li ĉeestis ĉiujn UK-jn post la milito kaj kunlaboris multe en la organizado de la 7-a kaj 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno en 1911 kaj 1928.
Fundamento de Esperanto, unua nederlandlingva eldono, 1922.
Dediĉo fare de Edmond Privat
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Cogen, L. 1934 : en Esperanto (UEA) Aprilo 1934, p. 56 (nekrologo); kun portreta foto kaj foto de la ĉerko p. 55.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Enciklopedio de Esperanto/S en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Nekrologo de L. Cogen en Esperanto, (UEA) 1934.
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Frans Schoofs en Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj