Frans Swagers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frans Swegers)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Frans Swagers
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1870 (1870-01-27)
Morto 7-an de marto 1935 (1935-03-07) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
La Gaja Kantaro, ĉirkaŭ 1928

Frans Swagers (naskiĝis la 27-an de januaro 1870 en Antverpeno, mortis samurbe la 7-an de marto 1935) estis instruisto kaj verkisto de lingvo-kursoj.

Post baza instruado en Antverpeno li akiris instruistan diplomon en Gento. Ja la 1-a de oktobro 1887 li iĝis instruisto ĉe la Urbaj Lernejoj de Antverpeno.

Li verkis lernolibrojn por la franca, angla kaj germana lingvoj laŭ la tiam populara Gouïn-metodo, bazita sur idearo de Nicolas Gouïn Dufief, ĉ. 1776–1834, franco kiu dum restado en Usono verkis eseon The Philosophy of Language (La Filozofio de Lingvo). La unua konata eldono estas el 1904; la libroj reeldoniĝis ĝis en la 1940-aj jaroj.

Swagers ankaŭ aktivis en la antverpena Esperanto-movado. Kun Adolf Finet li aperigis en 1907 Esperanto-kurson Esperanto. La Ĉiutaga Vivo por nederland- kaj franc-lingvanoj laŭ la sama metodo. Sekvis simila kurso por german- kaj angla-lingvanoj.

Aliaj verkoj (ne-lernolibroj)[redakti | redakti fonton]

  • Pol de Mont: zijn leven en zijne werken / [s.l.] : Casie, 1888.
  • Lustige liederen voor jong en oud. II, Antwerpen : Faes, [s.j.].
  • La Gaja Kantaro : Esperantaj kantoj laŭ germana, franca, norda kaj flandra muziko / ca. 1928

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]