František Ignác Tůma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Ignác Tůma
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1704 (1704-10-02)
en Kostelec nad Orlicí
Morto 30-an de januaro 1774 (1774-01-30) (69-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo pneŭmonito
Okupo
Okupo komponistodirigento • viol player • muzikinstruisto • orgenisto
vdr

František Ignác Antonín Tůma (naskiĝis la 2-an de oktobro 1704 en Kostelec nad Orlicí - mortis la 30-an de januaro 1774 en Vieno) estis elstara ĉeĥa komponisto de la transira periodo inter baroko kaj klasikismo. En liaj verkoj la baroka patoso jam miksiĝas kun romantisma sentado.

Filo de orgenisto, studis supozeble ĉe jezuitoj en Prago. Li estis disĉiplo de Bohuslav Matěj Černohorský kaj plejparte vivis kaj verkis en Vieno, kiel kapelestro kaj kortega komponisto de la ĉeĥa kanceliero Kinský kaj sekve de la imperiestrino Elizabeto, patrino de Maria Teresia.

Aŭtoro de precipe preĝeja medita muziko (mesoj, Stabat Mater, Magnificat, Rekviemo, Miserere, Litanie Lauretanae) kaj de jam klasikisme konceptitaj suitoj, partitoj kaj simfonioj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

KLINKA, Theodore M.: The choral music of Franz Ignaz Tuma. With a practical edition of selected choral works. Bell & Howell, Ann Arbor, Mich. 1975 (Dissertation, University of Iowa, 1975)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]