František Martin Pelcl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el František Martin PELCL)
František Martin Pelcl
Persona informo
František Martin Pelcl
Naskiĝo 11-an de novembro 1734 (1734-11-11)
en Rychnov nad Kněžnou
Morto 24-an de februaro 1801 (1801-02-24) (66-jaraĝa)
en Prago
Tombo Malostranský hřbitov vd
Lingvoj latinagermanaĉeĥafranca vd
Profesio
Okupo verkistohistoriistobibliotekistoarkivistopedagogoprofesoro • bohemicist • instruisto • redaktisto • literatursciencisto • literaturhistoriisto • tradukisto • filologo • man of letters vd
Laborkampo historiografiohistorio de literaturoliteratursciencotraduko • eduka sistemo vd
Aktiva en Hradec KrálovéVieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

František Martin PELCL (naskiĝis la 11-an de novembro 1734 en Rychnov nad Kněžnou - mortis la 24-an de februaro 1801 en Praha) estis la unua profesoro de la ĉeĥaj lingvo kaj literaturo ĉe la Praga universitato.

En la Praga universitato li studis filozofion, historion kaj teologion, sed ne finis ilin, daŭrigis en Vieno, kie li studis ankaŭ estetikon. Reveninte Pragon, li fariĝis privata edukisto ĉe grafa familio, poste bibliotekisto kaj arkivisto, funkciulo de privata societo de sciencoj, ekde 1793 profesoro de la Praga universitato.

Li verkis germanlingve bohemian kronikon pri la regado de Jozefo la 2-a, sed ankaŭ verkojn pri Karolo la 4-a kaj lia filo Venceslao la 4-a, eldonis novan bohemian kronikon, priskribis jezuitajn verkistojn, eldonis fundamentojn de la ĉeĥa gramatiko.

Li klopodis realisme priskribi la historion aplikante sciencajn metodojn.