František Matouš Klácel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Matouš Klácel
František Klácel (Jan Vilímek 1882)
František Klácel (Jan Vilímek 1882)
Persona informo
Naskonomo František Matouš Klácel
Aliaj nomoj František Třebovský • J. P. Jordan • Fr. Třebovský
Naskiĝo 7-an de aprilo 1808 (1808-04-07)
en Česká Třebová
Morto 17-an de marto 1882 (1882-03-17) (73-jaraĝa)
en Iovao
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater universitato Palacký en Olomouc
Okupo
Okupo tradukistofilozofopedagogo • eldonisto • poeto • ĵurnalistoverkisto • teologo • publikigisto • katolika sacerdoto
vdr

František Matouš KLÁCEL (naskiĝis la 7-an de aprilo 1808 en Česká Třebová - mortis la 17-an de marto 1882 en Belle Plaine, Usono) estis ĉeĥa poeto kaj filozofo.

Profesoro de filozofio en Brno, aŭgustenano, en 1844 eksigita de profesoreco, ĉar liaj opinioj kontraŭis la eklezian instruon. En 1848 li partoprenis revoluciajn okazaĵojn, amikis kun Božena Němcová, ekde 1853 li devis vivi en monaĥejo, en 1869 li forveturis al Usono, kie li mortis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lyrické básně (Lirikaj poemoj, 1836)
  • Ferina Lišák z Kuliferdy a na Klukově (Fripono Ruzulo el Gulivero kaj en Bubejo, 1845)
  • Jahůdky ze slovanských lesů (Delikataj fragoj el la slavaj arbaroj, 1845)
  • Bájky Bidpajovy (Fabloj de Bidpaj, 1846)
  • Dobrověda („Bonoscienco“, etiko, 1847)
  • Listy přítele k přítelkyni o původu socialismu a komunismu (Leteroj de amiko al amikino pri la deveno de socialismo kaj komunismo, 1849)
  • Slovník pro čtenáře novin, v němž se vysvětlují slova cizího původu (Vortaro por gazet-legantoj, en kiu oni klarigas vortojn de fremda deveno, 1849)
  • Historie Spojených států amerických (Historio de Usono, 1878)